La 11-a de aprilo estas la 101-a tago de la jaro (la 102-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 264 tagoj restas.
Je la 11-a de aprilo okazis, interalie:
- 217: Makrino iĝis romia imperiestro
- 491: Sur la trono de Bizanca imperio eksidis Anastazio la 1-a
- 672: Adeodato la 2-a iĝis papo
- 896: Bonifaco la 6-a iĝis papo
- 901: Hungaraj invadoj en Eŭropo: revenvoje trupo de hungaroj estis venkita de bavaraj kavaliroj apud alfluo de Danubo, oriente de Vieno
- 1241: Hungaroj sub gvido de Béla la 4-a estis frakasitaj de mongoloj en la batalo de Muhi (apud rivereto Sajó)
- 1471: Anglio: Eduardo la 4-a resurtroniĝis
- 1512: Dum italaj militoj en la batalo de Raveno franca armeo venkis Sanktan Ligon
- 1525: Pollando: Staszów iĝis urbo
- 1549: Ĉeĥa ĉeftipografo Jiří Melantrich finis presadon de sia Biblio
- 1677: Franca-Nederlanda milito: venko de franca armeo en la batalo de Cassel
- 1689: Abatejo Westminster: Vilhelmo la 3-a kaj Maria la 2-a kroniĝis kiel gereĝoj de Anglio kaj Skotlando
- 1713: Subskribo de traktato de Utrecht finanta la militon de hispana sukcedo
- 1764: Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio aliancis por haltigi reformojn de la Unua Pola Respubliko (Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio)
- 1775: En Germanio okazis lasta ekzekuto pro sorĉado
- 1775: Unua dispartigo de Pollando: en Varsovio Dispartiga Sejmo, kunvokita de la Rusia Imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio, finis sian sesion agnoskinte dispartigan traktaton koncerne la Respublikon de Ambaŭ Nacioj, faritan en 1772
- 1776: Pollando: Niepołomice iĝis urbo
- 1814: Traktato de Fontainebleau finis la Militon de la Sesa Koalicio - abdiko de Napoleono Bonaparte kaj lia ekziligo al Elbo
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Poryck (nun en Volina provinco)
- 1833: Vieno: premiero de la farso La malica spirito de Lumpazivagabundus de Johann Nestroy
- 1864: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: matene pola diktatoro de la ribelo Romuald Traugutt estis arestita de polico
- 1865: Franca sciencisto Louis Pasteur akiris sian biologian patenton pri la metodo de vino-varmigado, poste nomata pasteŭrizado
- 1868: En Japanio finiĝis ŝoguna reĝimo kadre de la Mejĝi-reformo
- 1888: Nederlando: en Amsterdamo fondiĝis La Reĝa Koncertejo, unu el la plej belaj koncertejoj en la mondo
- 1894: Ugando: Brita Imperio establis Ugandan Protektoraton
- 1906: Sigmund Freud verkis la unuan leteron al Carl Gustav Jung
- 1909: Israelo: Tel-Avivo fondiĝis
- 1913: Britio: pavilono de kriketo en Nevill Ground, apud Tunbridge Wells estis damaĝita, kion faris sufragetoj el Socia kaj Politika Unio de Virinoj
- 1919: Internacia Organizaĵo de Laboro fondiĝis
- 1921: Emiro Abd Allah ibn Husajn establis unuan centralizitan registaron en la ĵus kreita brita protektorato de la Emirlando Transjordanio
- 1939: Hungario retiriĝis de la Ligo de Nacioj
- 1939: Adolf Hitler subskribis planon de la germana invado en Pollandon kun la ĉefpremiso de fulmomilito
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: Lodzo renomiĝis al Litzmannstadt, omaĝe al generalo Karl Litzmann; pro partizana aktiveco de majoro Henryk Dobrzański SS-anoj, ĝendarmoj kaj Gestapo venĝe murdis ĉirkaŭ 300 polojn kaj bruligis 400 domojn en 3 vilaĝoj (en Skłoby (proksime al Szydłowiec) pereis 265 viroj); Operaco Weserübung: germana provo mortigi la norvegan reĝon Haakon la 7-a
- 1941: nokte de la 10-a/11-a de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis germanajn ŝipojn en Brest; Balkana kampanjo: al la germana invado de Jugoslavio aliĝis la itala kaj hungara armeoj, germana 1-a Kirasita Grupo aliris apud Markovac, hungara 3-a armeo atakis en Baĉka ne renkontante reziston, itala 2-a armeo post trairo de la jugoslavia landlimo okupis senbatale Ljubljanon
- 1942: Pola Rezistomovado: flankataka plotono "Wachlarz" de Pola Enlanda Armeo sinkigis en kanalo liganta Dnepron kun Okcidenta Bugo kirasitan ŝipon por bari akvovojon inter la Nigra Maro kaj Balta Maro; deportado de slovakaj judoj al koncentrejoj laŭ ordono de Vojtech Tuka (familiaj transportoj)
- 1943: unua oficiala germana komuniko pri trovo apud Smolensk de amasa tombo kun 3000 kadavroj de polaj oficiroj (murditaj de NKVD) - sovetaj regopovoj malkonfesis la krimon, akuzante germanojn kaj rompis diplomatiajn rilatojn kun la pola ekzila registaro; brita 6-a Kirasita Divizio kaj 9-a Armea Korpuso okupis Kajruanon; kadre de la pakto inter Pierre Laval kaj Fritz Sauckel francaj militkaptitoj devas labori en Nazia Germanio kiel civilaj laboristoj
- 1944: 1-a brigado de Pola Enlanda Armeo sur ŝoseo ĝis Lida atakis aviadilan kolumnon de Wehrmacht; 127 usonaj bombaviadiloj atakis Szczecin kaj Żary; usona 8-a Aviada Armeo atakis aviadilfabrikojn en Ottersleben, Bernburg kaj aliaj lokoj (pli ol 2 mil avidilflugoj); Orienta Fronto: en norda Moldavio trupoj de 2-a Ukraina Fronto konkeris Taszkany, kaj de 3-a UF atingis Tiraspolon; en Krimeo rapidaj unuoj de 4-a UF ekregis Ĝankojon; Batalo de Monte Cassino: pola 2-a Kirasita Korpuso transprenis parton de la fronto apud Cassino; nokte de la 11-a/12-a de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis Aachen; Mediteraneo: 20 torpedaj aviadiloj de germana 2-a Aviada Divizio atakis konvojon U-9537 ĉe Blanka Kabo en Tunizio - torpedita unu destrojero
- 1945: En Malsupra Silezio 2-a Armeo de Pola Soldataro okupis defendan pozicion apud rivero Nysa Łużycka, anstataŭante nokte la sovetan 13-an Armeon; usonaj soldatoj liberigis koncentrejojn Buchenwald kaj Mittelbau-Dora - membroj de la rezistomovado en Buchenwald sukcesis senarmigi kaj kapti SS-gardistojn; en Slovakio trupoj de la 4-a Ukraina Fronto (ukrainoj kun rumanoj) liberigis Martin; Itala Fronto: pola 2-a Armea Korpuso atingis Santerno; apud Ligura Maro usona 92-a Infanteria Divizio firmiĝis en Carrara; Okcidenta Fronto: trupoj de usona 7-a Armeo okupis 2/3 de Heilbronn kaj ekregis Schweinfurt; trupoj de usona 3-a Armeo atingis riveron Saale kaj akceptis kapitulacon de Coburg - dum tio ili liberigis militprizonon Bad Sulza; 19-a Armea Korpuso de usona 9-a Armeo de 2-a Kirasita Divizio atingis Łaba sude de Magdeburgo kaj konkeris Gröningen, Halberstadt kaj Brunsvigo
- 1948: Serbio: konstruado de Novbeogrado komencita sur la maldekstra bordo de Sava
- 1956: Kondamnita al ĝismorta puno pola piloto de ĉasaviadilo Stanisław Skalski estis liberigita kaj rehonorigita - forlasis malliberejon la 20-an de aprilo
- 1956: Habib Burgiba iĝis ĉefministro de Tunizio
- 1956: Rasismo: blankaj aŭskultantoj batis nigran kantiston Nat King Cole sur scenejo en Birmingham
- 1961: En Jerusalemo komenciĝis proceso de Adolf Eichmann - kondamnita al pendumo
- 1963: Papo Johano la 23-a publikigis sian lastan enciklikon Pacem in terris, adresitan pli al la "homoj de bona volo" ol katolikoj
- 1968: Prezidento Lyndon B. Johnson subskribis leĝon pri civilaj rajtoj
- 1968: Germana studentestro, ideologo de politika maldekstro, Rudi Dutschke serioze vundita dum atenco en Berlino
- 1970: Kosmocentro Kennedy Space Center: kadre de la Projekto Apollo estis lanĉita Apollo 13
- 1979: Idi Amin, diktatoro en Ugando, estis eksoficigita en konkerita ĉefurbo Kampalo - dum la uganda-tanzania milito
- 1983: Konstantin Ĉernenko iĝis gvidanto de Sovetunio
- 1983: La filmo Gandhi de Richard Attenborough ricevis 8 Oskar-premiojn
- 1990: Senkomunismigo: en Pollando oni forigis cenzuron
- 1996: Pro incendio 17 personoj pereis kaj 88 vundiĝis en Flughaveno Duseldorfo
- 1997: Postkomunismo: Pola Sejmo voĉdonis pri lustracio, kiu ekfunkciis post preskaŭ 2 jaroj
- 1998: Kamboĝa armeo konkeris la lastan grandan bazon de Ruĝaj Kmeroj (apud landlimo kun Tajlando)
- 2001: Aŭstralia nacia teamo de futbalo venkis 31:0 kontraŭ Usona Samoo - internacia rekordo
- 2002: Venezuelo: puĉo kontraŭ prezidento Hugo Chávez por du tagoj flankigis lin de la regopovo - 19 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 300 vundiĝis
- 2005: Nov-Delhio: ĉefministroj de Barato kaj Ĉinio, Manmohan Singh kaj Wen Jiabao, subskribis interkonsenton pri strategia partnereco por paco kaj prospero
- 2006: Litova politikisto Artūras Paulauskas estis forigita per sekreta baloto kiel parlamenta prezidanto de la nacia parlamento Seimas
- 2006: Eŭropa Kosma Agentejo: sondilo Venus Express atingas Venuson
- 2010: Post la celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin sur varsovia aviadilejo alteriĝis aviadilo kun korpo de la pereinta pola prezidento Lech Kaczyński
- 2011: Atako de internaciaj trupoj gvidataj de Francio kontraŭ la prezidenta palaco en Abiĝano - Laurent Gbagbo, eksa prezidento de Ebur-Bordo, estis arestita post kvar monatoj de armita konflikto, kio finis la duan civilan militon
- 2011: Dum bomba atenco en la Metroo de Minsko mortis 15 kaj vundiĝis 204 personoj
- 2012: Forta tertremo apud Sumatro
- 2015: En Panamurbo renkontiĝis prezidentoj de Usono kaj Kubo: Barack Obama kaj Raúl Castro
- 2018: Varsovio: dum scienca konferenco estis prezentita enkonduka teknika raporto de la komisiono de Antoni Macierewicz pri la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 - oni konstatis detruajn eksplodojn ene, en la aero, kaj la prilaboraĵon direktis al akuzisto
- 2019: Israela kosmosondilo Bereŝit pro paneo frakasiĝis surface de la luno
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 146: Septimo Severo, romia imperiestro, fondinto de dinastio, persekutanta kristanojn kaj judojn (m. 211)
- 1357: Johano la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1433)
- 1492: Margareta de Navaro, franca verkistino de renesanco, mecenato (m. 1549)
- 1626: Paul Hainlein, germana komponisto (m. 1686)
- 1644: Maria-Johanino Baptistino de Savojo, dukino de Savojo (m. 1724)
- 1722: Christopher Smart, angla poeto mistik-matematika (m. 1771)
- 1735: Sándor Báróczi, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 1809)
- 1741: Johann Heinrich Merck, germana verkisto (m. 1791)
- 1749: Adélaïde Labille-Guiard, franca pentristino (m. 1803)
- 1769: Jean Lannes, franca tinkturisto kaj Napoleona marŝalo (m. 1809)
- 1770: George Canning, brita politikisto de Konservisma Partio (m. 1827)
- 1771: Samuel Linde, pola pedagogo, leksikografo, tradukisto, lingvisto kaj bibliotekisto (m. 1847)
- 1801: Claude Tillier, franca pamfletisto kaj romanisto (m. 1844)
- 1810: Henry Creswicke Rawlinson, angla diplomato kaj asiriologo, kontribuanta al Encyclopaedia Britannica (m. 1895)
- 1819: Karl Leiningen-Westerburg, generalo, unu el martiroj de hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1825: Ferdinando Lasalo, germana politikisto, socialisto kaj verkisto, kritikisto de Bismarck (m. 1864)
- 1825: Emanuel Hoffmann, aŭstra klasika filologo
- 1852: Bérenger Saunière, franca katolika kleriko enigme riĉiĝinta (m. 1917)
- 1852: Leon Wyczółkowski, pola pentristo, grafikisto kaj desegnisto, reprezentanto de realisma pentrarto kadre de Juna Pollando (m. 1936)
- 1862: Charles Evans Hughes, usona politikisto, membro de Respublikana Partio, partoprenanta prezidentan elekton (m. 1948)
- 1872: Alfred Ley, germana inĝeniero, pioniro de aŭtokonstruado (m. 1945)
- 1877: Ivan Ŝirjaev, rusia instruisto, kunlaboranto de "L' Esperantiste", "Lingvo Internacia", "La Lumo", "La Ondo de Esperanto", "Literatura Mondo" kaj iniciatinto de la Enciklopedio de Esperanto, enestanta en antologio 33 Rakontoj, lanĉita de la eldonejo Pro Esperanto (m. 1933)
- 1887: Jack Phillips, brita maristo kaj radiotelegrafisto sur Titanic (m. 1912)
- 1887: Gyula Szőkefalvi-Nagy, hungara profesoro kaj matematikisto (m. 1953)
- 1889: Nick LaRocca, usona kornetisto kaj pioniro de ĵazo (m. 1961)
- 1892: György Páll, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1973)
- 1898: Frank Reginald Banham, angla esperantisto kaj korektisto transloĝinta en Aŭstralion, redaktoro de "La Suda Kruco", kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto (m. 1974)
- 1900: Sándor Márai, hungara verkisto, poeto, tradukisto, ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1989)
- 1903: Misuzu Kaneko, japana poetino kaj kantverkistino (m. 1930)
- 1905: Attila József, hungara poeto (m. 1937)
- 1909: Reto Mario Rossetti, svisa-brita verkisto, tradukisto, redaktoro de 33 Rakontoj, frato de Cezaro Rossetti (m. 1994)
- 1921: Margit Csűrös-Káptalan, rumania hungara botanikistino (m. 1994)
- 1921: Géza Leiher, rumania hungara ĝardenkulturisto publikiginta kelkcent artikolojn en "Szatmári Hírlap", "Falvak Népe" kaj "Szatmári Hírlap" (m. 2011)
- 1924: Elek Csetri, rumania hungara historiisto, profesoro (m. 2010)
- 1930: Anton Szandor LaVey, usona fondinto kaj sacerdoto de la Eklezio de Satano (m. 1997)
- 1930: Tereza Kapista, serbia esperantistino, reprezentantino de Serbia Esperanto-Ligo, membrino de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de ILEI, Cseh-instruistino en diversaj landoj de Azio, Afriko kaj Sudameriko, sekvantino de Tibor Sekelj, ĉeforganizantino de la 79-a SAT-Kongreso 2006 (m. 2016)
- 1936: Czesław Biedulski, pola pastro, kapuceno, bioelektronikisto, fondinto de Esperanto-eldonejoj, redaktoro, tradukisto, eldonisto, prezidanto de IKUE kontribuinta al E-elsendoj ĉe Radio Vatikana, kunfondinto de Esperanto-biblioteko kadre de la Katolika Universitato de Lublin (m. 2018)
- 1943: Poul Nielson, dana politikisto, ambasadoro ĉe UN
- 1948: Marcello Lippi, itala futbalisto, trejnisto, mondĉampiono
- 1953: Guy Verhofstadt, flandra politikisto, ĉefministro de Belgio
- 1953: Andrew Wiles, angla matematikisto pruvinta la lastan teoremon de Fermat
- 1959: Ana María Polo, kub-usona advokatino
- 1961: Katalin Cseh, rumania hungara poetino el Kluĵo
- 1970: Whigfield, dana-itala kantistino kaj aktorino
- 1971: Tomasz Gollob, pola motorciklisto, 7-foja mondĉampiono
- 1976: Barna Fazakas, hungara grafikisto kaj fotisto
- 1979: Nazanin Afshin-Jam, iran-kanada belulino, kantistino kaj aktivulino pri homaj rajtoj
- 1981: Alessandra Ambrosio, brazila modelino
- 678: Dono, papo, kiu en Baziliko Sankta Petro metis marmoran pargeton
- 714: Guthlac, anglosaksa militisto, ermito kaj sanktulo (n. ĉirkaŭ 673)
- 879: Ludoviko la 2-a, filo de Karlo la 2-a kaj de Ermentruda de Orleano, reĝo de Akvitanio (n. 846)
- 1165: Stefano la 4-a, reĝo de Hungario el la unua Arpad-dinastio (n. ĉirkaŭ 1133)
- 1514: Donato Bramante, itala arĥitekturisto kaj pentristo (n. 1444)
- 1520: Agostino Chigi, itala bankisto kaj mecenato de arto (m. 1466)
- 1554: Thomas Wyatt la pli juna, kiu estris ribelon kontraŭ Maria la 1-a (Anglio) (n. 1521)
- 1607: Bento de Góis, portugala jezuito, esploristo kaj misiisto, veturinta surtere inter Goa (Barato) kaj Suĝoŭo (Ĉinio) (n. 1562)
- 1774: Elias Gottlob Haussmann, germana pentristo de malfrua baroko (n. 1695)
- 1798: Karl Wilhelm Ramler, germana poeto kaj kritikisto (n. 1725)
- 1842: Sándor Kőrösi Csoma, hungara lingvisto kaj vojaĝisto, fondinto de tibetologio, kies biografion esperantigis Ervin Fenyvesi (n. 1784)
- 1851: Miĥail Lazarev, rusa admiralo, vojaĝisto, malkovrinto de Antarkto (n. 1780)
- 1870: Justo José de Urquiza, prezidento de Argentino (n. 1801)
- 1890: Joseph Merrick, angla homo elefantulo, laboranta en cirko (n. 1862)
- 1895: Julius Lothar Meyer, germana kemiisto kaj kuracisto kontribuinta al Perioda Tabelo (n. 1830)
- 1900: Adolfo Bezerra de Menezes, brazila kuracisto de malriĉuloj kaj spiritisto (n. 1831)
- 1903: Gema Galgani, itala mistikulino, stigmatulino, sanktulino (n. 1878)
- 1916: Théophile Rousseau, franca profesoro de matematiko aplikanta Esperanton al turismo, partoprenanto de Esperanto-kongresoj, kontribuinta al kreo de UEA (n. 1876)
- 1918: Otto Wagner, aŭstra arkitekto de secesio (n. 1841)
- 1921: Auguste Viktoria von Schleswig-Holstein-Sonderburg-Augustenburg, reĝino de Prusio, lasta imperiestrino de Germanio (n. 1858)
- 1934: Alfredo Zayas y Alfonso, kuba advokato, poeto, politikisto, prezidento (n. 1861)
- 1951: Zoltán Zsögön, hungara, rumania hungara poeto, verkisto (n. 1880)
- 1955: Fritz Jensen, aŭstra komunisto, verkisto kaj kuracisto
- 1963: Franz Karl Ginzkey, aŭstra verkisto kaj kartografo (n. 1871)
- 1970: Domokos Gyallay, hungara ĵurnalisto (n. 1880)
- 1974: Mózes Kahána, hungara verkisto (n. 1897)
- 1977: Jacques Prévert, franca poeto kaj scenaristo, rete legebla en Esperanto (n. 1900)
- 1979: Leonid Bikov, soveta aktoro, reĝisoro, scenaristo (n. 1928)
- 1982: Dezső Varró, hungara reformita pastro, poeto (n. 1907)
- 1984: Etelka Pataky, G., hungara pentristino ekspozicianta en la intermilita periodo en Transilvanio (n. 1898)
- 1985: Vilho Setälä, finna redaktoro, fotisto, ĝenerala sekretario de UK 1922, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando, tradukisto de la finna lingvo de Batalo pri la domo Heikkilä kaj de Spegulo Homarana, ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando (n. 1892)
- 1985: Enver Hoĝa, ŝtatestro de Albanio (n. 1908)
- 1987: Primo Levi, itala-juda verkisto kaj kemiisto travivinta holokaŭston (n. 1919)
- 1991: Géza Szabó, rumania hungara reformita pastro, fabelverkisto, fabelkolektisto (n. 1904)
- 1993: Imre Horváth, hungara poeto, kies vivkunulino estis Viktória Diamandy (n. 1906)
- 1994: Chu Tu-nan, ĉina politikisto kaj esperantisto, kontribuinta al UK 1986 en Pekino (n. 1899)
- 1997: Roger Bernard, franca lingvisto, slavisto kaj profesoro (n. 1908)
- 2003: Raymond Gonin, franca esperantisto el Villeurbanne kaj instruisto de lingvoj por blinduloj, partoprenanta UK 1932 dum kiu kreiĝis la Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, gvidanto de la Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, redaktoro de "Esperanta Ligilo" por blinduloj, komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto kaj Franca Esperanto-Instituto, honora membro de UEA (n. 1913)
- 2005: Vasil Barka, ukraina-usona verkisto, tradukisto (de la Biblio) kaj literaturisto priskribinta Holodomoron (n. 1908)
- 2007: Kurt Vonnegut, usona verkisto de postmoderna literaturo kaj sciencfikcio (n. 1922)
- 2012: Hal McKusick, usona ĵazmuzikisto de moderna ĵazo (n. 1924)
- 2013: Hilary Koprowski, pola biologo, virussciencisto, imunologo, inventinto de polio-vakcino (n. 1916)
- 2015: François Maspero, franca verkisto kaj tradukisto (n. 1932)
- 2020: John Horton Conway, angla matematikisto okupiĝanta pri pura matematiko, kreinto de ludo "La Vivo" (n. 1937)
- 2023: Meir Shalev, israela verkisto (n. 1948)
- 2024: Akebono Taro, usona sumoisto (n. 1969)
La 11-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):