Nicola Ruggiero
itala esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicola RUGGIERO (naskiĝis la 22-an de januaro 1986 en Mola di Bari) estas itala esperantisto, premiito de Belartaj Konkursoj de UEA, aktiva en la junulara kaj en la literatura movadoj. Ekde 2008 ĝis 2016 li loĝis en Rejkjaviko kaj Seltjarnarnes, Islando. Li studis lingvojn anglan kaj islandan ĉe la Universitato de Islando kaj diplomiĝis per islandlingva disertacio pri la memtradukado ĉe poeto Baldur Ragnarsson. Ekde 2017 li translokiĝis al Torino, Italio, kaj studas lingvistikajn sciencojn kiel magistra studento en la tiea universitato. Interalie, li trapasis la ekzamenon pri planlingvistiko (docento: Federico Gobbo), kiu inkluzivas interlingvistikon kaj esperantologion, kaj donis du gastlecionojn en la itala pri William Auld kaj la poemo de Utnoa.
Nicola Ruggiero | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de januaro 1986 (1986-01-22) (38-jaraĝa) en Italio | ||||
Lingvoj | Esperanto vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||