From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigrakola selbekulo, Azia selbekulo, Nigrakola cikonio aŭ Azia jabiruo (Ephippiorhynchus asiaticus) estas alta longkola vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Suda kaj Sudorienta Azio kun disa populacio en Aŭstralio. Ili loĝas en habitatoj de humidejoj por manĝi ampleksan gamon de animala predo. Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj havas fortikan bekon kaj montras blankanigran brilan plumaron, sed ambaŭ seksoj diferencas en la koloro de la iriso. En Aŭstralio, ĝi estas foje nomata Jabiruo kvankam tiu nomo plej precize aludas al specio de cikonio kiu troviĝas en Ameriko. Ĝi estas unu el malmultaj cikonioj kiuj estas tre teritoriema dummanĝe.
Nigrakola selbekulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrakola selbekulo, ino kun flava kaj masklo kun malhela irisoj | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ephippiorhynchus asiaticus (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigrakola selbekulo estas granda birdo, 129–150 cm alta kiu havas enverguron de 230 cm.[1] La averaĝa pezo estas ĉirkaŭ 4100 g.[2][3] La bildo de plumaro estas tre rimarkinda kun junuloj tre diferencaj el plenkreskuloj. Tiuj havas brilajn bluecnigrajn irizecajn kapon, kolon, duarangajn flugoplumojn kaj voston; kuprecbrunan kronon; brile blankajn dorson kaj ventron; nigran bekon kun ioma konkava supra bordo; kaj brilruĝajn krurojn. Ambaŭ seksoj estas identaj sed la ina plenkreskulo havas flavan irison dum la maskla plenkreskulo havas ĝin bruna.
Junuloj malpliaĝaj ol 6 monatoj havas brunecan irison; distinge pli malgrandan kaj pli rektan bekon; kaj pluŝecan aspekton; brunajn kapon, kolon, supran dorson, flugilojn kaj voston; blankan ventron; kaj malhelajn krurojn. Junuloj pli aĝaj ol 6 monatoj havas makulecan aspekton ĉefe ĉe kapo kaj kolo kie irizeco jam parte disvolviĝis; malhelbrunajn eksterajn unuarangajn; blankajn internajn unuarangajn kiuj formas ŝultran makulon kiam la flugiloj estas fermitaj; fortikan bekon identan laŭgrande al tiu de plenkreskulo sed ankoraŭ pli rektan; kaj malhelajn al helrozkolorajn krurojn.[4]
Kiel plej cikonioj, ankaŭ la Nigrakola selbekulo fluĝas havante la kolon etende, ne kuntirita kiel ardeo. Dumfluge ĝi aspektas longega kaj nigra makulstrio tra la blankaj flugiloj (iome simila, la migranta Nigra cikonio havas tutnigran flugilon[5]) kun nigraj kolo kaj vosto faras ĝin ege distinga.[6][7]
Unuafoje priskribita de John Latham kiel Mycteria asiatica, tiu specio estis poste lokita en la genron Xenorhynchus baze sur morfologio.[8] Baze sur kutimaraj similecoj, Kahl[9] sugestis la lokigon de tiu ĉi specio en la genron Ephippiorhynchus, kiu tiam enhavis ununuran specion, nome la Selbekulon. Tiu lokigo kaj de la Nigrakola selbekulo kaj de la Afrika selbekulo en la saman genron estis poste subtenita de osteologia kaj kutimara informaro,[10] kaj de hibridiĝo DNA-DNA kaj de informo pri citokromo - b.[11] La genroj Xenorhynchus kaj Ephippiorhynchus estis ambaŭ starigitaj samtempe, kaj kiel unua revizianto, Kahl[9] selektis tiun lastan kiel valida genro por ambaŭ specioj. Tiu ĉi kaj la Afrika selbekulo Ephippiorhynchus senegalensis estas la ununuraj specioj de cikonioj kiuj montras markatan seksa dimorfismon en iriskoloro.[9]
Estas du agnoskataj subspecioj nome E. a. asiaticus de la orientazia regiono kaj E. a. australis de suda Novgvineo kaj Aŭstralio.[2] Charles Lucien Bonaparte starigis la genron Xenorhynchus en 1855 kaj lokis du speciojn en ĝi, X. indica kaj X. australis.[12] Tiu traktado sekvis en postaj verkoj.[13][14] James Lee Peters en sia verko de 1931 traktis ilin kiel subspecioj.[15] En 1989, McAllan kaj Bruce[16] denove sugestis la plialtigon de ambaŭ subspecioj al du specioj: E. asiaticus aŭ Verdakola selbekulo de la orientazia regiono, kaj E. australis aŭ Nigrakola selbekulo de la regiono de Aŭstralio kaj Novgvineo. Tiu rekomendo estis bazata sur la disaj distribuadoj kaj diferencoj en irizeca koloro de la kolo kiu laŭ tiuj sugestoj povus speguli diferencajn kutimarajn memmontradojn. Tiu rekomendo ne estis sekvata kaj sekva studo ne trovis konsistajn diferencojn en la koloroj.[3] Analizoj de la mitokondriaj sekvencoj de la citokromo b tamen montris signifan genetikan diverĝon.[11] La genetika distanco de cikonio supozeble Ephippiorhynchus asiaticus asiaticus el konfirmita individuo de E. a. australis estis 2.1% multe pli granda ol la genetikaj distancoj inter individuaj cikonioj de la sama specio. La konservativa traktado kiel du subspecioj estis sekvata en la aŭstralia faŭna listo de Christidis kaj Boles.[17]
Estas agnoskataj du subspecioj:
En Barato, ĝi estas disvastigata en okcidento, centraj altaj teroj kaj nordo de Gangaj ebenaĵoj al valo de Asamo, sed iome rara en duoninsula Barato kaj Srilanko.[18][19][20] Tiu distinga cikonio estas eventuala perdovaganta en suda kaj orienta Pakistano.[21] .
Ĝi etendas al Sudorienta Azio, tra Novgvineo kaj al la norda duono de Aŭstralio.[2][3] Kompare kun aliaj grandaj akvobirdoj kiaj gruoj, plataleoj kaj aliaj specioj de cikonioj, la Nigrakolaj selbekuloj estas abundaj almenaŭ en lokoj kun alta diverseco de specioj de akvobirdoj.[22][23]
La plej granda populacio de tiu specio loĝas en Aŭstralio, kie ĝi troviĝas el rivero Ashburton, ĉe Onslow, Okcidenta Aŭstralio tra norda Aŭstralio al nordorienta Novsudkimrio. Ĝi etendas interne en la areo de Kimberley al sudo de Halls Creek; en la Norda Teritorio al Hooker Creek kaj Daly Waters; kaj en Kvinslando interne al areo de Boulia kaj al la limo kun Novsudkimrio, kun kelkaj registroj tiom sude kiom ĝis nordokcidentaj ebenaĵoj de Novsudkimrio, laŭlonge de la marbordo de Sidnejo kaj iam reproduktanta ĉe la rivero Shoalhaven.[24][25] Ĝi estas rara laŭlonge de la sudorienta pinto de sia teritorio, sed komuna tra la nordo. Ĉirkaŭkalkule 1800 birdoj loĝis en la regiono de la rivero Aligatoro de la Norda Teritorio, kun ĝeneralaj nombroj dum enketoj pli malaltaj en ĉiuj sezonoj.[22]
La plej granda konata reprodukta populacio loĝas en la tre kultivata pejzaĝo de sudokcidenta Utar Pradeŝo en Barato.[26] Densecoj de ĉirkaŭ 0.099 birdoj por km² estis ĉirkaŭkalkulata en tiu regiono formata de mozaiko de kultivataj kampoj kaj humidejoj.[23] Ĉirkaŭ ses paroj uzis la 29 km² de la Nacia Parko Keoladeo.[27]
En Srilanko, la specio estas rara reproduktanta de loĝantaj birdoj, kun nur 4-8 reproduktantaj paroj en la Nacia Parko Ruhuna.[28] Ĝi estas multe pli rara, kaj eble formortinta, kiel reproduktanta birdospecio, en Bangladeŝo[29] kaj Tajlando.[30]
La Nigrakola selbekulo manĝas en vario de naturaj kaj artefaritaj humidejaj habitatoj. Ili ofte uzas nesalakvajn, naturajn humidejajn habitatojn kiaj lagoj, flakoj, marĉoj, inundataj herbejoj, meandraj lagoj, riveroj kaj akvoprerioj.[2][3] Nesalakvaj, artefaritaj humidejaj habitatoj uzataj de tiuj cikonioj estas inundataj stoplejoj kaj rizkampoj, humidaj tritikejoj, irigaciaj rezervejoj kaj kanaloj, elakvejoj kaj sekaj inundebenaĵoj.[2][3][31] En kultivataj areoj, ili preferas naturajn humidejojn por manĝi, kvankam inunditaj rizkampoj estas prefere uzataj dum musono, verŝajne pro la troa inundo de lagoj kaj flakoj.[31] Nestoj estas kutime en arboj kiuj estas en izolaj partoj de grandaj marĉoj[2][3][27] aŭ en kultivataj kampoj kiel en Barato.[26]
Tiu granda cikonio havas dancecan memmontradon. Paro frontogvatas unu la alian, etendante siajn flugilojn, skuante siajn flugilpintojn rapide kaj antaŭigante siajn kapojn ĝis ili kuniĝas. Ili poste frapas siajn bekojn kaj foriras. La memmontrado daŭras unu minuton kaj povas esti ripetata kelkajn fojojn.[32]
Nestokonstrado komencas dum la pinto de musono kun plej el la nestoj komencaj dum septembro al novembro, kaj kelkaj novaj nestoj konstruataj poste ĝis januaro. Ili nestumas en grandaj kaj izolaj arboj sur kiuj ili konstruas platformon. La nesto estas granda, ĝis 3 al 6 futojn larĝa kaj formata el bastonetoj, branĉoj kaj kovritaj el junkoj, akvoplantoj kaj foje per kototavolo sur la bordoj. Nestoj povas esti reuzata jaron post jaro. La kutima ovaro estas de 4 ovoj kiuj estas blankecaj kaj larĝaj ovalformaj, sed varias el 1-5 ovoj.[5][32] La preciza periodo de kovado ne estas konata sed supozeble daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. La idoj eloviĝas havante blankan lanugon kiu estas anstataŭata de pli malhelgriza lanugo en kolo post unu semajno. La skapulaj plumoj eliras unue sekve de la unuarangaj. Junuloj faras sonon ĉak sekve de ripetaj alvokoj ŭii-ŭii-ŭii.[33] Plenkreskuloj faras vicojn en la nesto kaj kiam oni revenas anstataŭi unu la alian, ili plenumas salutan memmontradon per malfermaj flugiloj kaj suprenajn kaj subenajn movojn de kapo.[9] Ambaŭ plenkreskuloj alportas nutron al idoj kaj vomas ĝin sur la nestan platformon.[34] Plenkreskuloj ĉesas nutradon de junuloj ĉe nesto post ili estas ĉirkaŭ 3 aŭ 4 monatojn aĝaj post kio plenkreskuloj tendencas esti agresemaj. Junuloj restas proksime dum ĉirkaŭ unu jaro sed tuje disiĝas. Tipe 1-3 idoj elnestiĝas el sukcesaj nestoj, sed ĝus 4 idoj povas elnestiĝi en jaroj kun eksterordinara alta pluvokvanto.[26][35]
Ĉe nestarboj, kiuj estas tipe altaj kun grandaj trunkoj kaj ampleksa kanopeo, la birdoj de Bharatpur konkurencas kun la Bengala gipo foje suferanta nestomalsukceson pro ili.[27] Dum multaj birdoj de humidejoj estas fortimigitaj de rabobirdoj, tiuj cikonioj ne estas kutime timigitaj[36] kaj aliflanke povas esti tre agresemaj al aliaj grandaj akvobirdoj kiaj ardeoj kaj gruoj.[37] Plenkreskuloj agreseme defendas malgrandajn depresiojn de neprofunda akvo kontraŭ egretardeoj kaj ardeoj (ĉe Malabanjbanjdju en la Nacia Parko Kakadu, Axustralio[38]), kaj sekiĝantajn humidejajn makulojn kontraŭ akvobirdoj kiaj plataleoj kaj la Lankolaj cikonioj (ĉe Nacia Parko Dudhwa, Utar Pradeŝo, Barato[39]).
La Nigrakola selbekulo estas karnomanĝulo kaj ties dieto estas akvobirdoj kiaj fulikoj,[40][41] kaj specioj kiaj la Malgranda grebo,[42] la Kuleranaso, la Longvosta jakanao,[27] gamo de akvaj vertebruloj inklude fiŝojn, amfibiojn kaj reptiliojn[6] kaj senvertebrulojn kiaj kraboj kaj moluskoj.[5] Ili predas ankaŭ ovojn kaj idojn de testudoj. En la valo de rivero Ĉambal ili estis observataj dum lokigo de nestoj de la testudo Kachuga dhongoka enterigitaj sub sablo (supozeble pro la humideco de la freŝe kovrita nesto) kaj predado de la ovoj de la testudo.[43] En Aŭstralio, ili estis vidataj nokte dummanĝe de elirantaj idoj de martestudoj.[44] Stomakenhavaj analizoj de naŭ cikonioj en Aŭstralio montris ke ties dieto enhavis krabojn, moluskojn, insektojn (akridoj kaj skaraboj), amfibiojn, reptiliojn kaj birdojn. Tiuj cikonioj estis ankaŭ konsumintaj malgrandajn pecojn de plasto, ŝtonetojn, gregofekojn kaj plantomaterialon.[45] Nigrakolaj selbekuloj manĝas preskaŭ nur fiŝojn en humidejoj situantaj ene de kontrolitaj, protektitaj areoj en Aŭstralio kaj Barato.[38][39]
Ili foje ŝvebas dum la varmo de la tago aŭ ripozas sur siaj poplitoj.[34] Kaze de ĝenado, ili povas foretendi siajn kolojn.[9] Ties trinkokutimaro konsistas en subenigo de malferma beko kaj kolekto de akvo per antaŭeniga movo sekve de bekolevo por engluti akvon. Ili foje portas akvon en siaj bekoj por la idoj al la nesto aŭ eĉ dum la nestokonstruado aŭ ovodemetado.[9]
Kiel ĉe aliaj cikonioj, ankaŭ tiuj ĉi estas silentaj escepte ĉeneste kie ili faras bekofrapadajn sonojn. La produktitaj sonoj estas altatonaj kaj resonaj kaj finas per mallonga spiro.[6] Junuloj elnestiĝintaj povas foje alvoki uzante mildan trilan, altatonan serion de fajfoj, kutime akompane de malfermaj, tremblaj flugiloj. Tiuj alvokoj kaj kutimaro estas direktata al plenkreskuloj kaj estas memmontrado por manĝopeto, ĉefe en sekegaj jaroj kiam pli junaj birdoj estas ŝajne nekapablaj trovi manĝon per si mem facile.[46][47]
Nigrakolaj selbekuloj estas tre nesociaj kaj estas kutime vidataj kiel solaj birdoj, paroj kaj familiaj grupoj.[31] Aroj de ĝis 15 cikonioj estis observataj en Aŭstralio kaj Barato, kaj ŝajne formiĝas pro lokaj habitatokondiĉoj kiaj sekegoj for el humidejoj.[4]
La Nigrakola selbekulo estas la tipa gastiganto de specio de ektoparazitaj birdolaŭsoj de la subordo “Ischnocera” nome Ardeicola asiaticus [48] kaj de specio de endoparazita trematodo Dissurus xenorhynchi.[49]
La Nigrakola selbekulo estas amplekse disa kaj nenie troviĝanta en altaj densecoj, kio malfacilas ĉirkaŭkalkuli fidinde la populaciojn. La Srilanka populacio estis ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 50 birdoj dum la specio iĝis tre rara en Tajlando, Birmo, Laoso kaj Kamboĝo. Eble ĝi iĝis formortinta en la Sunda regiono. Kombine la sudazia kaj sudorientazia populacioj estas ĉirkaŭkalkulataj je malpli da 1000 birdoj. La Aŭstralia populacio estis optimisme ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 20,000 birdoj dum pli konservema ĉirkaŭkalkulo sugestas ĉirkaŭ 10,000 birdojn. Ili estas minacataj pro habitatodetruo, sekigado de neprofundaj humidejoj, troa fiŝkaptado, poluado, kolizio kun elektraj kabloj kaj ĉasado.[46][50] Oni konas malmultajn reproduktantajn populaciojn kun alta reprodukta sukceso.[26] Ĝi estas taksata kiel "Preskaŭ Minacata" ĉe la IUCN Ruĝa Listo.[51]
La Mir Ŝikaroj, tradiciaj birdoĉasistoj de Biharo en Barato havis ritan praktikon kiu postulis ke edziĝonta junulo kaptu vivantan Nigrakolan selbekulon "Loha Sarang". Procesio lokigus birdon kaj la edziĝonto klopodu kapti la birdon per glueca bastoneto. La ĉikanata birdo estis terura kontraŭulo. Tiu rito estis ĉesita en la 1920-aj jaroj post kiam junulo estis mortigita dum la ĉasceremonio.[52] Oni scias, ke oni kaptis birdajn junulojn el nestoj por viando en Asamo.[53]
En Aŭstralio, indiĝena kreomito priskribas la originon de la beko de la "jabiruo" el lanco kiu eniris la kapon de birdo.[54] La Binbinga popolo ofte konsideras la viandon de tiu birdo kiel tabuo kaj manĝi ties viandon kaŭzus ke naskiĝonta bebo kaŭzos la morton de sia patrino. La Jabiruo estas konata kiel "Karinji" kaj estas la totemo de grupo konata kiel Karinji popolo.[55]
La diferenco en iriskoloro inter ambaŭ seksoj estis notata jam en 1865 de A D Bartlett, la direktoro zorge de la kolekto ĉe la Zoologia Societo de Londono. La simileco en tiu aspekto kun la Afrika selbekulo estis notata de Bartlett kaj komentata de J. H. Gurney.[56] Charles Darwin kiu korespondis kun Bartlett bone konis tion kaj uzis ĝin kiel unu el ekzemploj de seksa dimorfismo inter birdoj.[57] John Gould en sia gvidlibro pri la birdoj de Aŭstralio notis, ke la viando de tiu birdo "... has a fishy flavour, too over-powerful to admit of its being eaten by any one but a hungry explorer" (havas fiŝecan guston, tro forta por esti manĝata se ne de tro malsata esploristo)[58]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.