Nike (firmao)
usona atletik-ekipaĵa firmao / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nike, Inc. (prononcu naj-ki aŭ najk [1]) estas usona multnacia korporacio kiu surmerkatigas sportŝuojn, sportajn vestaĵojn kaj sportajn ekipaĵojn.
Nike | |||||
---|---|---|---|---|---|
entrepreno • varomarko • publika kompanio vd | |||||
Dum | 25-a de januaro 1964 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | akcia kompanio | ||||
Fondintoj | Phil Knight • Bill Bowerman vd | ||||
Sidejo | Beaverton | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | John Donahoe • Mark Parker | ||||
Dungitoj | 76 700 (stato: 2019) | ||||
Agokampo | piedvesto • sporta ekipaĵo • vesto | ||||
ISIN-kodo | US6541061031 | ||||
filiaj kompanioj | Hurley International • Converse (marko) • Cole Haan • Umbro vd | ||||
Posedataj kompanioj | Converse (marko) • Air Jordan • Swoosh • 10//2 • Just Do It vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Nuntempe Nike estas la merkata gvidanto en la industrio de sportaj ekipaĵoj kaj havas dominan pozicion en pluraj merkatoj, ne laste en la hejma merkato en Usono.
La komerco uzas marknomojn kiel ekzemple Nike, Air Jordan, Nike Golf, Nike SB (Skateboarding) kaj Team Starter, sed ankaŭ utiligas nomojn de tute posedataj filioj kiel ekzemple Cole Haan,Converse kaj Hurley International.
Interalie kaj precipe, Nike produktas sportŝuojn kaj specife futbalŝuojn. La unua ŝuo de Nike, Nike Mercurial Vapor, impaktis tuj kiam oni prezentis ĝin en 1998 kaj Ronaldo uzis ĝin en la Futbala Mondpokalo 1998.
La firmao estis fondita la 25-an de januaro 1964 kaj havas sian sidejon en Kantono Vaŝingtono (Oregono).
Nike estas unu el la plej grandaj sportentreprenoj de la mondo, kaj prizorgas ampleksajn sponsoradagadojn.