From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikomaĥo (greke Νικόμαχος; fl. ĉ. 325 a.K.) estis la filo de Aristotelo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nikomaĥo de Gerasa. |
Nikomaĥo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Νικόμαχος | ||
Naskiĝo | en Stagira | |
Morto | ||
Familio | ||
Patro | Aristotelo vd | |
Patrino | Herpilis vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Suido — amasa 10a-jarcenta bizanca enciklopedio de la antikva mediteranea mondo — asertas ke Nikomaĥo estis el Stagira, estis filozofo, disĉiplo de Teofrasto,[1] kaj, laŭ Aristipo, lia amato.[2] Li eble verkis komentarion pri la fiziko de sia patro.[3] Nikomaĥo naskiĝis el sklavino Herpilis, kaj la testamento de lia patro komisiis lian zorgon kiel knabo al kelkaj tutoroj, poste al lia adoptita filo, Nikanoro. Historiistoj pensas ke la Etiko de Nikomaĥo, nome kompilaĵo de la notoj de la prelegoj de Aristotelo, estis probable nomita aŭ dediĉita al la filo de Aristotelo. Kelkaj antikvaj fakuloj estus povintaj pliampleksigi la prietikajn verkojn de Aristotelo per la komentarioj kiujn Nikomaĥo verkis pri ili.[4] Antikvaj fontoj indikas ke Nikomaĥo mortiĝis en batalo dum li estis ankoraŭ "junulo".[5]
Ankaŭ la patro de Aristotelo estis nomata Nikomaĥo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.