Norrbottens län
moderna provinco de Svedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Norrbottens län estas la plej norda el la 20 provincoj de Svedio. Ĝia areo kovras tiun de la historia provinco Norrbotten – kiu antaŭe estis parto de Västerbotten – kaj krome parton de sveda Laponio. Administra centro de la provinco estas la urbo Luleå. Fine de 2023 en la provinco vivis 248 480 loĝantoj sur areo de 98 244,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km².
Norrbottens län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
Ŝtato | Svedio |
Provinca litero | BD |
Provinca kodo | 25 |
Historia(j) provinco(j) | Norda Botnio kaj parto de sveda Laponio |
Ĉefurbo | Luleå |
Komunumoj | 14 |
Provincestro | Lotta Finstorp |
Areo (suma) | 98 244,8 km² |
Loĝantoj | 248 480 (stato de 2023) |
Ekestodato | 1810 |
Retejo | Oficiala retejo |
La teritorio de la provinco kovras proksimume 23,5 % de la suma areo de Svedio. Kompare al la sudo kaj centro de Svedio, ĝi estas tre maldense loĝata.
En la provinco troviĝas la monto Kebnekaise, kiu altas 2.111 metrojn kaj sekve estas la plej alta monto de Svedio, kaj la lago Hornavan, kiu per profundo de 232 metroj estas la plej profunda lago de Svedio.
La tradicia setloregiono de la sameoj, do la teritorio Sameio ampleksas interalie tiun-ĉi provincon de Svedio, krom la plejan nordon de Norvegio kaj Finnlando, kaj iom da najbara regiono de la Kola duoninsulo en Rusio.