Nova Suda Gronlando
Antarkta insulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nova Suda Gronlando, ankaŭ kromnomita lando de Morrell, estis fantoma lando registrita en marto 1823 de Benjamin Morrell, la usona ŝipestro de la ŝipo Wasp, okaze de fokĉasada kaj esplorada vojaĝo al la Weddell-maro en Antarkto. Naŭ jarojn post la vojaĝo, Morrell verkis vojaĝraporton titolitan A Narrative of Four Voyages, en kiu li proponis precizajn priskribon kaj geografiajn koordinatojn de la marbordo, kiun la ŝipo liadire laŭiris je pli ol 480 kilometroj.
En la tempo de la vojaĝo de Morrell, la geografio de la ankoraŭ nenomita Weddell-maro kaj de la ĉirkaŭaj landoj restis preskaŭ tute nekonata, tiel ke tia landaperado ŝajnis kredebla. Morrell tamen havis aĉan reputacion de fabelisto, kaj lia vojaĝraporto entenis plurajn evidentajn erarojn, kiuj pludifektis lian bonfamon kaj dubigis liajn asertojn. Ĉar la regiono de la Weddell-maro estis ankoraŭ malmulte konata kaj tre malfacile alirebla pro densa bankizo, oni ne serĉadis la supozitan landon antaŭ la komenco de la 20-a jarcento, kiam la unuaj modernaj antarktaj ekspedicioj klare malkonfirmis la ekziston de Nova Suda Gronlando. En junio 1912, la ŝipo Deutschland de la germana esploristo Wilhelm Filchner estis kaptita de glacio en la Weddell-maro kaj drivis al la loko indikita de Morrell : Filchner serĉis la landon sed trovis neniun konvinkan pruvon. Sondo de la marfundo evidentigis profundecon de pli ol 1 500 metroj, tiel ke la ĉeesto de proksima lando estis despli dubinda. Tri jarojn poste, kiam la ŝipo Endurance de Ernest Shackleton estis kaptita de glacio en la sama areo, la esploristo sammaniere malkonfirmis la ekziston de proksima lando.
Oni sugestis variajn hipotezojn por klarigi la eraron de Morrell, inkluzive de intenca trompo. Morrell tamen priskribis la malkovritan landon koncize kaj senemfaze, videble esperante neniun personan profiton aŭ gloron pro la malkovro. Li en sia raporto atribuis la grandfaron al sia kolega fokĉasista kapitano Robert Johnson, kiu laŭ Morrell trovis kaj nomis la landon du jarojn antaŭe. Morrell eble estis bonintenca kaj erarigita, miskalkulante post naŭ jaroj la situon de la ŝipo aŭ forgesante gravan detalon de la vojaĝo. Eble li ankaŭ konfuzis malproksiman glacimonton kun lando, kio estas komuna eraro inter maristoj. Laŭ alia hipotezo, Morrell estis eble konfuzita de antarkta miraĝo. En 1843, la eminenta brita esploristo James Clark Ross same raportis la verŝajnan ekziston de lando en areo proksima al tiu de Morrell. Tiu landaperaĵo estis ankaŭ poste malkonfirmita.