metrostacio en Varsovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Nowy Świat-Uniwersytet estas metrostacio de la dua linio de metroo de Varsovio. La stacio situas apud la kruciĝejo de stratoj Świętokrzyska kaj Nowy Świat, kaj ankaŭ apud la ĉefa kampuso de la Universitato de Varsovio.
Nowy Świat-Uniwersytet | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Pollando | ||||||
Urbo | Varsovio | ||||||
Situo | Śródmieście | ||||||
Geografia situo | 52° 14′ 13″ N, 21° 1′ 5″ O (mapo)52.23708333333321.017916666667 | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Kajoj | 1 | ||||||
Trakoj | 2 | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 8-a de marto 2015 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | ZTM | ||||||
Kodo | C12 | ||||||
| |||||||
La stacio estis malfermita al vojaĝantoj la 8-an de marto 2015.[1]
Ĝi estas la plej profunda metrostacio en Varsovio. La platformo situas ĉe 23 m sub la tero [2]. La konstruaĵo konsistas el tri etaĝoj. Ĉe -1 inkludas subterajn koridorojn, pordegojn kaj teknologiajn areojn, tiel kiel la policon, la nivelo -2 estas intera etaĝo de rulŝtuparo, dum en la -3 situas platformo.
La ĉefkoloro de metrostacio estas viola. Grafikaĵoj de Wojciech Fangor kun nomo de stacio ornamas murojn malantaŭ la trakoj. Ĉe la plafono super la platformo situas 9 cirklaj lanternoj. Ĉe la kajo troviĝas du vicoj de kolumnoj [3].
Ligo al la antaŭa stacio Świętokrzyska estas: nordtunelo 417 m kaj sudtunelo 416 m (la plej mallonga sur metrolinio M2). Distanco al la stacio: 557 m.
Ligo al la posta statio Centrum Nauki Kopernik estas la plej longaj kaj plej krutaj tuneloj sur metrolinio M2: nordtunelo 947 m kun la plej granda deklivo 2,99% kaj sudtunelo 951 m kun la plej granda deklivo 3,814%. Distanco al la stacio: 1091 m[4].
Enirejoj al la stacio estas violaj kaj en la formo de papilioj kun simbolo de la Metroo de Varsovio.
En la najbareco de la stacio troviĝas busstacioj Nova Mondo (pole Nowy Świat) kaj Ordynacka[5], tiel kiel stacio de bicikloj Veturilo.
Proksime de la metrostacio troviĝas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.