Veturilo (Varsovio)

biciklo-prunta sistemo en Varsovio (Pollando) From Wikipedia, the free encyclopedia

Veturilo (Varsovio)
Remove ads

Veturilo, Varsovia Publika Biciklo (pole Veturilo, Warszawski Rower Publiczny) estas sistemo de pruntepreneblaj bicikloj en Varsovio, Pollando, kiu funkcias ekde aŭgusto 2012.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Thumb
Biciklo «Veturilo» kun la koloroj de la flago de Ukrainio.
Thumb
Bicikla stacio de Veturilo ĉe la Placo de Tri Krucoj (Plac Trzech Krzyży) en Varsovio.

La sistemo estas funkciigata de kompanio Nextbike.

La nomo Veturilo de la sistemo venas de Esperanto, kaj estis elektita dum interreta konkurso. El preskaŭ milo da senditaj proponoj la ĵurio komence elektis ses. En la sekva paŝo, kadre de reta voĉdonado oni elektis la nomon «Veturilo» (por ĝi voĉdonis 32%); la ceteraj proponoj estis: Wawabike (26%), Ziuuu (12%), Rowerynka (12%), Bajker (11%), kaj Wabik (6%). La venkintan nomon proponis varsovia membro de Pola Esperanto-Junularo, Mateusz Kempisty.[1]

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads