Nuntempa anarkiismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anarkiismo estas politika filozofio kiu konsideras la ŝtaton kiel nedezirebla, nenecesa, aŭ damaĝa.[1][2] Tamen, aliaj asertas ke kvankam kontraŭ-ŝtatismo estas centra, ĝi estas netaŭga por difini anarkiismon nur sur tiu bazo.[3] Tiele, ili asertas anstataŭe ke anarkiismo konsistas en kontraŭi la aŭtoritaton aŭ la hierarkian organizadon en la kondukto de homaj rilatoj, inklude, sed ne limigite al, la ŝtata sistemo.[4][5][6][7][8][9][10] Proponantoj de tiu formo de anarkiismo defendas senŝtatajn sociojn bazitajn sur ne-hierarkiaj liberaj asocioj.[5][11][12][13][14]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Logo_International_of_Anarchist_Federations.png/320px-Logo_International_of_Anarchist_Federations.png)
Ekde la lasta triono de la 20a jarcento, anarkiistoj engaĝiĝis en studentaj protestaj movadoj, pacmovadoj, okupmovadoj, kaj en la kontraŭ-tutmondiga movado, inter aliaj. Anarkiistoj partoprenis en revolucio (kiaj en la Hispana Revolucio kaj en la Maĥnovŝĉino) kaj en anarkiismaj politikaj organizoj (kiaj la IWA-AIT aŭ en la IWW) ekzistantaj ekde la 19a jarcento.