Nurenbergaj procesoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nurenbergaj procesoj enskribiĝis en la historion kiel internacia juĝa tribunalo destinita puni plurajn gvidajn reprezentantojn de la diktatora reĝimo de Tria Regno pro militaj krimoj kontraŭ la homeco dum la Dua Mondmilito. La procesoj baziĝis sur londona interkonsento pri persekutado de militaj krimuloj de la 8-a de aŭgusto 1945 inter Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio, kiu fondis la institucion Nurenberga Tribunalo de internacia juro.
Juĝitaj estis 22 ĉefaj reprezentantoj de la Tria Regno. La juĝa proceso komenciĝis la 20-an de novembro 1945 kaj ĝi estis finita per eldirado de verdiktoj la 1-an de oktobro 1946.
SS, Gestapo, SD kaj ĉefa stabo de NSDAP estis samtempe juĝitaj kun ili kiel krimulaj organizaĵoj.
Similaj procesoj okazis ankaŭ en Japanio - ili konatiĝis kiel Tokiaj procesoj.