Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj
Arbara WWF-ekoregiono en suda Meksiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de suda Meksiko. Ĝi okupas Oaĥakan Patrinmontaron, kiu grandparte troviĝas en la subŝtato Oaĥako, etendiĝante norden en Pŭeblo kaj Verakruco. Ĝi estas unu el ĉeno de arbaraj ekoregionoj kiuj etendiĝas laŭlonge de la Kordilero ekde Arizono kaj Malsupra Kalifornio en la nordo ĝis Nikaragvo en la sudo. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan tutmondaj 200-ekoregionon, nome la "centramerikaj pinaroj-kverkaroj". La ekoregiono estas parto de biodiverseco-riĉaĵejo "madreaj pinaroj-kverkaroj" signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).
Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj | |
---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Lando | Meksiko |
Koordinatoj | 17° 26′ 50″ N, 96° 10′ 23″ U (mapo)17.447337-96.172964 [+] |
Areo | 14 300 km² (1 430 000 ha) |
Birdospecioj | 447 |
Mamulspecioj | 176 |
Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj | |