From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekoprovinco aŭ ekologia provinco estas teritorio biogeografia, pli malvasta ol ekozono, kiu ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Laŭ Demarchi[1], ekoprovinco ĉirkaŭas areojn de unuforma klimato, geologia historio, kaj orografio (t.e. montaroj, vastaj valoj, ebenaĵoj). Ilia vasteco kaj interna unuformeco igas ilin idealaj unuoj cele efektivigon de politiko de la naturaj resursoj.
La termino ekoprovinco, kvankam sufiĉe neta kaj utila por indiki biogeografian unuon, kiu situas laŭ surfaco inter ekozono kaj ekoregiono, ne estas ĝenerale agnoskita. Nur relative freŝdate ĝi estis difinita en certaj sciencaj publikaĵoj[2] [3].
La ekoprovincoj ne kongruas kun la biolandaj regionoj, kiaj tiuj laŭ R.K.Brummit [4], bazitaj sur plantogeografiaj kriterioj.
Por la sama nocio, la Monda Natur-Fonduso (WWF) (angle) preferas la iome malordigan terminon bioregiono aŭ biolando ĉe la tersupraĵaj areoj, sed parolante pri la analogaj maraj teritorioj, la WWF tamen uzas subdividon en provincojn.
Tiu ĉi organizaĵo disigas la tersupraĵajn ekozonojn en ekoprovincojn (biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povantajn enteni diverstipajn biomojn, sed prezentantajn fortajn biogeografiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
Ĝi konstituas nur unu ekoprovincon, partigitan en kvar ekoregionojn. Biome ĉiuj estas de la tundra tipo. Ili estas: Tundro de la insuloj el la suda Hinda Oceano; Tundro de la insuloj el la Maro de Scotia; Tundro de Okcidentantarkto; Dezerto de Orientantarkto.
La Eŭropa Vivmedia Agentejo (angle: EEA) konsideras propran subdividon en biogeografiajn regionojn kaj de tiuj ĉi ĝi nombras 11 en Eŭropo kaj Malgrand-Azio. Iliaj limigoj ne apartenas al la sistemo de la WWF. Kontraŭe, ties subdividoj akordiĝas preskaŭ ĉiam kun tiuj de la WWF-ekoregionoj kaj havas la samajn nomojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.