komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oberdorf |
Oberdorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47° 23′ 32″ N 7° 45′ 5″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2280 |
Areo | 6,19 km² |
Alteco | 493 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4436 |
Komunumkodo | 2892 |
Oberdorf estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2280 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Oberdorf situas en la Waldenburgvalo ĉe la bordo de la rivero Vordere Frenke inter Waldenburg kaj Liestal.
La komunumo Oberdorf limas en nordo al Niederdorf, en oriento al Bennwil, en sudoriento al Langenbruck, en sudo al Waldenburg, en sudokcidento al Liedertswil, kaj en nordokcidento al Titterten.
La vilaĝo situas ĉe la strato trans la Supra Hauensteinpasejo, kiu konektas la kantonojn Bazelo Kampara kun Soloturno. Tra la vilaĝo pasas la kampara tramlinio de la tiel nomita Waldenburg-Fervojo, per kiu la komunumo bone estas konektita al la publika trafikreto.
La unua dokumenta mencio de Oberdorf datiĝas el la jaro 1345 per la vortumo Onoltzwil in dem obern ... dorff. La vilaĝo estis origine parto de la malaperinta vilaĝo Onoldswil, kiu en la jaro 1295 estis detruita de montfalo kaj disigita al Niederdorf kaj Oberdorf. Onoldswil jam menciiĝis en la jaro 835 kiel Honoltesuuilare.
Dum la Bazela Kantondisiĝo Oberdorf luktis ĉe la flanko de la urbo Bazelo. Tamen ĝi estis kontraŭ sia volo aligita al la nova Kantono Bazelo Kampara en la jaro 1833.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.