Titterten

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Titterten
Remove ads

Titterten estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 422 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Titterten situas ĉe la norda rando de la Ĵurasa Montaro sur montoĉeno inter la du valbrakoj de la rivero Frenke sur alteco de 668 m s.m.. Krom la kerna vilaĝo al la komunumo apartenas la setlejoj Geren en nordoriento de la komunumo kaj March, sud okcidente de la kerna vilaĝo kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,71 km², de kiuj 1,25 km² estas kovritaj de arbaro, 2,11 km² servas por agrikulturo kaj 0,23 km² por setlado.[1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Titterten limas en nordo al Arboldswil, en nordoriento al Niederdorf, en sudoriento al Oberdorf, en sudo al Liedertswil kaj en okcidento al Reigoldswil.

Trafiko

Titterten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingeblas per la buso n-ro 70 de Reigoldswil kaj de Liestal.

Historio

La unua dokumenta mencio de Titterten datiĝas el la jaro 1152 kiel Driritum.

En mezepoko la vilaĝo apartenis al la Grafoj de Frohburg. Kiel parto de la froburga Baronejo Waldenburg, la vilaĝo fariĝis en la jaro 1400 posedaĵo de la urbo Bazelo. En la jaro 1833 la komunumo aliĝis al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads