Observatorio Félix Aguilar
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Observatorio Félix Aguilar estas observatorio situanta en la Nacia parko El Leoncito (31.51000 °S, 68.62000 °U / -31.51000; -68.62000 (mapo)) provinco de San Juan, Argentino. Ĝia kodo IAU estas 808, Ĝi estis konita kiel "Observatorio El Leoncito" ĝis 1990, (25-a datreveno de la unuaj observoj), tiam ĝi estis nomita "Estación Astronómica Carlos Ulrico Cesco" – EACUC (Astronomia Stacio Carlos Ulrico Cesco), en honoro al la agado kaj monhelpo de Carlos Ulrico Cesco por establi kaj funkciigi la observatorion.
Observatorio Félix Aguilar | |||
---|---|---|---|
steloobservatorio | |||
Malfermo | 1965 | ||
Lando | Argentino vd | ||
Situo | San Juan | ||
Situo | |||
Geografia situo | 31° 48′ 8″ S, 69° 19′ 35″ U (mapo)-31.8023-69.3265 | ||
| |||
Retejo | http://www.astro.yale.edu/astrom/yso.html | ||
La observatorio ricevis la nomon de Félix Aguilar (1884–1943), argentina astronomo kaj inĝeniero kiu estis direktoro de la Observatorio de La Plata de 1919 al 1921, kaj de 1934 ĝis sia morto.
En la Nacia parko El Leoncito troviĝas ankaŭ la Astronomia Komplekso de El Leoncito (CASLEO), de IAU-kodo 829, kreita en 1983 per interkonsento inter diversaj universitatoj kaj la federa registaro de Argentino, kaj kies aktivecoj komencis en 1987.
La Minor Planet Center registris multenombrajn malkovrojn de asteroidoj elde la observatorio Félix Aguilar.