Okcidenta Aŭstralio
ŝtato (provinco) de Aŭstralio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Okcidenta Aŭstralio, ankaŭ neformale Vestralio (angle Western Australia [ŭestan ostrejlja]) laŭ areo estas la plej granda ŝtato de Aŭstralio: La ŝtato kovras la okcidentan trionon de la kontinenta parto de la lando. Ĝi limas al Suda Aŭstralio kaj la Norda Teritorio. Post la Saĥa Respubliko en Rusio temas pri la dua plej granda subŝtato de la mondo. La administra ĉefurbo Perto estas la plej izolita urbo de pli ol miliono da loĝantoj: la plej proksima simile granda urbo, Adelajdo, foras 2.104 kilometrojn. Perto pli proksimas al Ĝakarto en Indonezio (3.007 kilometrojn for) ol al Sidnejo en Aŭstralio (3284 kilometrojn da distanco).
Okcidenta Aŭstralio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Kromnomo: Ŝtato de Sovaĝaj Floroj, Ora Ŝtato | |||||
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj | |||||
Ĉefurbo | Perto | ||||
Registaro | Konstitucia monarkio | ||||
Guberniestro | Chris Dawson (ekde 15-a de julio 2022) | ||||
Ĉefministro | Roger Cook (ekde 8-a de junio 2023) (Western Australian Labor Party) | ||||
Areo – Tuta – Tero – Akvo |
2 645 615 km² (1a) 2 529 875 km² 115 740 km² (4,37 %) | ||||
Loĝantaro (fino de marto 2016) | |||||
– Loĝantaro – Denseco |
2 613 700 (4a) 0.99/km² (7a) | ||||
Malneta Ŝtata Produkto (2014-15) – Produkto ($m) – Produkto per loĝanto |
$214 230 (4a) $82 140/persono (1a) | ||||
Horzono | UTC+8 (somere +9) | ||||
Federa reprezentado - Ĉambraj seĝoj - Senataj seĝoj |
15/150 12/76 | ||||
Alteco – Plej alta |
Monto Meharry (1 253 m) | ||||
– Malplej alta | marnivelo | ||||
Mallongigoj – Poŝta – ISO 3166-2 |
WA AU-WA | ||||
Retejo |
www.wa.gov.au | ||||
La loĝantoj de la ŝtato, kiuj oficiale angle nomiĝas West Australians aŭ Western Australians, ofte neformale estas nomataj "Sandgropers" (laŭ insekto el la ordo de ortopteroj), ĉar tiu insekto ofte troveblas en la sablodunoj ĉirkaŭ Perto.