Jakutio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakutio, oficiale la Respubliko Saĥao (Jakutio) estas federacia respubliko en Rusio. La respubliko havas aŭtonomion ene de la Rusia Federacio. En la jakuta (saĥaa) lingvo la respubliko estas nomata ĝuste " Saĥa'o ", kun la akcento al la silbo -ĥa-.
Rapidaj faktoj respubliko de Rusio, Administrado ...
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | For-orienta federacia regiono |
Ĉefurbo | Jakutsk |
Estro | Aysen Nikolayev (ekde ) |
Fondita | 27-a de Aprilo 1922 |
Demografio | |
Loĝantaro | 958 528 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 0,3 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Jakuta, rusa |
Etnoj | Jakutoj (48,7 %) rusoj (36,9 %) evenkoj (2,2 %) ukrainoj (2,1 %) evenoj (1,6 %) tataroj (0,8 %) (Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj |
Geografio | |
Areo | 3 083 523 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzonon | UTC+9 ĝis UTC+11 |
Aŭtokodoj | 14 |
OKATO | 98 |
ISO 3166-2 | RU-SA |
Retpaĝaro | sakha.gov.ru |
Fermi
67127
Ĝi konsistas el 18% de la Rusia teritorio. Ĝi estas proksimume samgrande kiel Barato kaj duone de la grandeco de la ne-rusa parto de Eŭropo (tri fojojn samgrande kiel okcidenta Eŭropo) kaj estas pli granda ol ekzemple Argentino, Gronlando kaj Kazaĥio. Ĝi estas la plej granda aŭtonoma regiono en la mondo, sekvata de okcidenta Aŭstralio laŭ grandeco.