From Wikipedia, the free encyclopedia
La okcidenta arbuto (Arbutus unedo) estas ĉiamverda arbedo aŭ arbeto el la genro arbuto de la familio erikacoj, origine el la Mediteranea regiono, kaj el okcidenta Eŭropo norde ĝis okcidenta Francujo kaj Irlando. Pro ĝia ĉeesto en sudokcidenta Irlando, ĝi estas konata en la Britaj Insuloj ankaŭ kiel irlanda fragarbo, kaj kiel fragarbo de Killarney. En angla, dana, franca, germana, nederlanda ĝi nomiĝas respektive Strawberry Tree, Jordbærtræ, Arbre-fraise, Erdbeerbaum, Aardbeiboom, tio estas fragarbo[1], pro tio ke la fruktoj iom similas al fragoj. La specio estas palearktisa, la genro holarktisa.
Okcidenta arbuto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj kaj fruktoj de Arbutus unedo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Arbutus unedo L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Okcidenta arbuto altas inter 5 kaj 10 m, malofte 15 m. Ĝi havas trunkdiametron ĝis 80 cm. La folioj estas malhele verdaj kaj brilaj, 5-10 centimetrojn longaj kaj 2-3 centimetrojn larĝaj, kun segildentaj randaĵoj. La hermafroditaj floroj estas blankaj (malofte pale rozkoloraj), sonorilformaj, kun diametro de 6 mm. La floroj, 10 ĝis 30-ope, konstituas paniklojn. Ilin polenas abeloj. La frukto estas ruĝa agregata drupo je diametro de 1-2 cm, kelkfoje nomata arbutobero, karakterizita de malglata surfaco, maturiĝanta dum 12 monatoj samtempe kiel la sekvanta florado. La frukto estas manĝebla, kvankam multaj homoj opinias ĝin nebongusta kaj faruneca; la nomo "unedo" estas eksplikita de Plinio la pli maljuna kiel derivaĵo de "unum edo", "Mi manĝas unu" [2], kiu eble estas bona respondo rilate al la gusto aŭ al la onidiro, ke manĝi tro ebriigas. Ili precipe taŭgas kiel nutraĵo por birdoj, sed en iuj landoj ili estas uzataj por preparado de marmelado kaj de likvoroj (kiel en Portugalujo medronho, speco de forta konjako).
Kontraste al plimulto de la erikacoj, ĝi bone vegetas sur kalkŝtonaj grundoj. Oni plantu ĝin en ŝirmita pozicio pro ĝia malfrua florado. Kiam kultivata kiel arbeto prefere ol kiel arbedo, gravas elekti unu trunkon, kiu estiĝu la ĉefa trunko, kaj pritondi ĉiujn aliajn bazajn ŝosojn. Ĝi preferas bone dreniĝantajn grundojn kaj nur moderajn kvantojn da akvo. Arbuto estas nature adaptita al sekaj someroj, kvankam ankaŭ bone kreskanta en la malvarmetaj, malsekaj someroj de okcidenta Irlando. Tial ĝi utilas por plantado en areoj kun sek-somera klimato, kaj iĝis tre populara por ĝardenoj en Kalifornio kaj en la cetero de la okcidenta marbordo de Nordameriko.
Sinonimoj estas: Unedo edulis Hoffm. kaj Arbutus vulgaris Bub.
La titolo de "La ĝardeno de mondumaj plezuroj", mistera pentraĵo de Hieronymus Bosch, estas posta atributo. Ĝi estis listigita en la inventaroj de la hispana Krono kiel "bildo kun fragarboj".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.