hungara naĝanto kaj akvopilkoludanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Olivér Halassy [halaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halassy Olivér estis hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, oficisto. Lia origina familia nomo estis Haltmayer [haltmajer].
Olivér Halassy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Haltmayer Olivér |
Naskiĝo | 31-an de julio 1909 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de septembro 1946 (37-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) , 22-2-1/2 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto naĝisto |
Olivér Haltmayer[1] naskiĝis la 31-an de julio 1909 en Újpest, li mortis la 10-an de septembro 1946 en Budapeŝto.
Olivér Halassy pro akcidento perdis unu el sia piedoj de maleolo, tial liaj futbalistaj sonĝoj neniiĝis. Li maturiĝis en mezlernejo, poste li estis oficisto en fabriko, poste en municipo de Újpest. Post la 2-a mondmilito li estis prirabita kaj murdita en nekonataj cirkonstancoj. Lia edzino naskis la trian idon jam kiel vidvino. Li ricevis premiojn ekde 1936, la lastan postmorte en 2006.
Olivér Halassy konsoliĝis kiel naĝisto ekde la mezlernejaj jaroj en sportklubo en Újpest. En naĝado en pluraj branĉoj li estis hungara ĉampiono 36-foje (1926-1938) kaj en akvopilkado li estis hungara ĉampiono dekfoje (1930-1939). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928, Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun 2 oraj kaj arĝenta medaloj, krome en Eŭropaj Ĉampionumoj li estis la unua trifoje (1931-1938). Li estis membro de la nacia akvopilka teamo 91-foje kaj de la naĝa teamo okfoje.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.