Ofico

profesio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Ofico[1] estas okupo aŭ profesio, plej ofte plenumanta administrajn servojn, ekz-e en registaro, organizaĵo aŭ entrepreno. Tiu kiu profesie havas oficon estas oficisto kaj ofte laboras en oficejo.

Tradicie, en industria entrepreno, oni strikte distingis la dungitojn inter oficistoj (farantaj intelektan laboron, en oficejo/kontoro, kutime el la meza klaso) kaj laboristoj (farantaj korpan laboron, en fabrikoj kaj simile, kutime el la laborista klaso). La du grupoj tre malsamis rilate socian statusn, pagon, laborkondiĉojn kaj eĉ laborvestojn – pro tio la anglaj esprimoj white collar ("blanka kolumo") resp. blue collar ("blua kolumo") worker pri respektive oficistoj kaj laboristoj. La distingo nun ne plu estas tiel akra, sed ankaŭ hodiaŭ profesioj konsiderataj "kaplaboristaj" respektive "manlaboristaj" havas malsamajn sociajn statuson kaj laborkondiĉojn.

Remove ads

Proverboj

Ekzistas pluraj (12) proverboj pri ofico en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Amikeco aparte, ofico aparte. 
  • Citaĵo
     Dio donis oficon, Dio donas kapablon. 
  • Citaĵo
     Plenumita via ofico, nun pasis via vico! 

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads