La organizaĵo oneworld Alliance (angle one – unu, world - "mondo", alliance – alianco, kutime nur nomata oneworld) estas aviada alianco de nuntempe 11 flugkompanioj (stato februaro 2010), fondita la 1-an de februaro 1999. Ŝanĝoj de la membrostrukturo tamen antaŭvidatas: la kompanio Mexicana de Aviación ne plu organizas flugojn ekde la fino de aŭgusto 2010, kaj aliflanke la aliĝo de tri novaj membrokompanioj laŭ la stato de septembro 2010 estas fikse deciditaj.
Rapidaj faktoj Flugkompania alianco, Komenco ...
Fermi
Fondomembroj de la alianco estis la flugkompanioj American Airlines, British Airways, Canadian Airlines, Cathay Pacific kaj Qantas. Kadre de la alianco oneworld Alliance laŭ la stato de februaro 2010 ĉiutage okazas proksimume 9 300 pasaĝeraj flugoj, al sume 736 flughavenoj en 142 ŝtatoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 2 401 aviadilojn kaj proksimume 260 000 dungitojn. La organizaĵo sekve estas inter la tri tutmonde plej grandaj flugkompaniaj aliancoj.