Ono Takao
From Wikipedia, the free encyclopedia
ONO Takao (Kromnome: taon) (naskiĝis en 1961, mortis la 11-an de oktobro 2008 en sia hejmurbo Jokohamo pro kancero) estis japana esperantisto, muzikisto, konata kiel artisto sub nomo "La Mevo" kiu eldonis 3 albumojn "La Nomkarto" en 1987, "Bluo" en 1991 kaj "Vizaĝoj" en 1993. Plej laste sub instigo de Flo de Vinilkosmo li finfine eldonis en 2003 "Kompilaĵon" laŭ limigita kvanto kiu kunigis la tri albumojn kaj ankaŭ muzikon aperintan en Vinilkosmo-Kompil' vol.1 "Flava Blankul'" eldonita en 1995.
- Mevo estas ankaŭ la reta krom-nomo de Paŭlo Moĵajev
- La Mevo estis ornitologia periodaĵo, redaktita iam en Debrecen, Hungario, far Tibor Papp