Ontario Lacus estas la unua malkovrita ekstertera lago[1], observata sur Titano, plej granda satelito de Saturno, kaj ununura satelito havanta konsiderindan atmosferon.
Ontario Lacus | ||
---|---|---|
Polusa regiono de Titano (la suda poluso estas markita de ruĝa kruceto) Ontario Lacus estas la nigra makulo en centro-maldekstro | ||
Lagoj de Titano • lacus | ||
Situo | Titano (luno) | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 72° 0′ 0″ S, 177° 0′ 0″ U -72-177 | |
Surfaca areo | ~ 20 000 km2 | |
Maksimuma longo | 235 km | |
Dato de la datumoj | junio 2005 | |
Tiu lago entenas verŝajne miksaĵon da hidrokarbonoj, ĉefe likvaj metano kaj etano. Ĝia surfaco estas simila al tiu de la nord-amerika lago Ontario, el kiu venas ĝia nomo. Ĝi situas apud la suda poluso de Titano.
Unue rimarkita en 2005 kiel nigra makulo[2] ĝi estis pruvita esti lago en 2008 per infraruĝaj observoj de la kosmosondilo Cassini-Huygens[3].
Titano estas, krom Tero, la ununura astro sur kiu ĉeesto de likvaĵo estis evidentigita en surfaco.
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.