Orbito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ fiziko, orbito estas kurba linio, kiun objekto sekvas ĉirkaŭ alia objekto pro fonto de centripeta forto, kiel gravito.

Por priskribi ekz. orbiton de satelito ĉirkaŭanta la Teron sufiĉas ses orbitaj elementoj (aŭ orbitaj trajtoj, aŭ orbitaj parametroj):
- la formo de la elipso per la granda duonakso a kaj la discentreco e
- la orbitebeno per la inklinacio i kaj la nodlongitudo Ω
- la situo de la elipso per la argumento de la periapsido ω kaj la tempo de periapsido T.
En astronomio, rivoluo estas movo de astro, kiu turniĝas laŭ sia orbito ĝis reveno al la deirpunkto.