From Wikipedia, the free encyclopedia
Ordinara leŭkanto, Ordinara leŭkantemo aŭ Lekanto (Leucanthemum vulgare, sin. L. ircutianum) estas specio el la genro Leŭkantemo el la familio de la Asteracoj (Asteraceae).[1] Ĝi formas kun pluraj similaj specioj la specian grupon Leucanthemum vulgare.
Leŭkantemo ordinara | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Leucanthemum vulgare LAM. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Ordinara leŭkantemo estas multjara herba planto, kiu kreskas de 30 ĝis 60 cm. Ĝia eĝa tigo estas vertikala kaj plej ofte disbranĉita. La spatelformaj folioj estas alterne starantaj. La malsupraj folioj estas ofte malfajne dentaj, la supraj malpli.
La foliaro estas tipa kapitula. Ili havas diametron de kvar ĝis ses cm kaj disigas velkante malagrablan odoron. La lanceta involukro estas plej ofte kalva kaj kun nigre bruna rando. La foliaro povas esti nomata ankaŭ pseŭdantio. La kompleta kapitulo servas por logi insektojn, kiuj polenigas la floraron. La langetfloroj estas blankaj kaj la tubetfloroj orflavaj kaj fekundaj. La blankaj langetfloroj larĝas 6 mm. La planto floras de majo al septembro. La planto ricevas dekripajn aĥenojn, kiuj longas ĉ. 4 mm.
La kromosomnombro de Leucanthemum vulgare estas 2n = 18, de la (Leucanthemum ircutianum) estas 2n = 36.
Ordinara leŭkantemo estas multjara hemikriptofito kun profundaj radikoj, kiu povas kreski kiel razeno.
La ordinara leŭkantemo ne estas venena, sed preskaŭ ĉiu plantparto povas kaŭzi kontaktalergiojn ĉe la haŭto.
La ordinara leŭkantemo kreskas en tuta Eŭropo.
La planto preferas nitrogenmalriĉajn, sunajn ĝis duonombrajn, freŝajn razenojn.
Leŭkantemoj estas ŝatataj ornamplantoj.
En multaj landoj estas popola kutimo deŝiri la petalojn de lekantofloro proponante alternativon ĉiuvice ĉu jes ĉu ne pri io, sed ĉefe ĉu iu "amas min" aŭ ne, kaj la respondo ĉe la fina deŝiro estas konsiderata kiel okazonta. Tiukadre la nomo de la floro en la portugala lingvo estas "malmequer" kaj foje "bem-me-quer" (ne amas min kaj male). What the Daisy Said (Kion diris la lekanto) filmita en la jaro 1910 estas filmo de reĝisoro D. W. Griffith.[2][3] La filmo malfermiĝas ĉe du fratinoj (Martha, ludita de Mary Pickford, kaj Millie, ludita de Gertrude Robinson) starantaj en kampo de lekantoj. Millie deŝiras la petalojn de unu por diveni ĉu "li amas min... li ne amas min".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.