Orelkovriloj estas iloj aranĝitaj por kovri orelojn de persono por ties protekto kaj sekureco. Ili konsistas el termoplasta aŭ metala kapo-bendo, kiu kongruas kun la pinto aŭ malantaŭo de la kapo, kaj kuseneto ĉe ĉiu pinto, por kovri la eksterajn orelojn.
Modernaj orelkovriloj aperas en du bazaj tipoj:
- Termikaj orelkovriloj , uzataj en malvarmaj lokoj por havi la orelojn varmaj per kusenetoj aŭ tolo aŭ ledo.
- Akustikaj orelkovriloj , konataj ankaŭ kiel oreldefendiloj, orelŝirmiloj kaj kontraŭbrua kapilo: tasoj kovritaj per sonprotekta materialo, kiel termikaj orelkovriloj kaj kapaŭskultiloj laŭ aspekto, kio estas portata kiel aŭdoprotektado. Tiuj devas esti uzataj en lokoj kie estas laŭtaj sonoj pro industriaj maŝinoj, konstruado ktp[1]. Kelkaj produktantoj kombinas kapaŭskultilojn kun oreldefendiloj, permesante la uzanton aŭskulti muzikon, komunikadon aŭ aliajn aŭdofontojn kaj krome havigas protekton aŭ izoladon el la etosa bruo. Por eksterordinara sono oni povas uzi orelŝtopilojn, kombine kun orelkovriloj.[2]
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.