Orgelbüchlein
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Orgelbüchlein (esperante Orgenlibreto) de Johann Sebastian Bach estas kolekto de ĥoralligitaj orgenpecoj (ĥoralpreludoj), kiujn li komponis precipe dum sia oficperiodo de la jaroj 1712 ĝis 1717 en Vajmaro (BWV 599–644).
Orgelbüchlein | |
---|---|
grupo de verkoj • muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | Baroka muziko |
La unuopajn aranĝaĵojn de la kolekto interligas alta arta postulo kaj la ideo de uzebleco kaj en la diservo kaj en la instrumenta kaj kompozicia instruado. Karakterizaj por la ĥoralkomponaĵoj de Bach de Orgelbüchlein estas laŭ Christoph Wolff[1]: „Densa motiva strukturo kaj kontrapunkta rafineco (ĝis strikta kanono) lige kun aŭdaca kaj esprimpova muzika lingvo same kiel subtila muzika-teologia tekstinterpretado. Ĉiu aranĝaĵo atingas proporcian ekvilibron per tio, ke manualaj kaj pedalaj voĉoj elegante interligas al perfekta orgenpartituro.“