Orienta ruĝgorĝulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Orienta ruĝgorĝulo, Orienta akalato aŭ Gunninga ruĝgorĝulo (Sheppardia gunningi) estas malgranda paserina birdo kiu povas troviĝi en orienta Afriko el Kenjo al Mozambiko, kaj estas nomata laŭ J. W. B. Gunning.
Orienta ruĝgorĝulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orienta ruĝgorĝulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sheppardia gunningi (Haagner, 1909) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri birdo kun supraj partoj ĉu brunaj (krono, vangoj, ŝultroj, flugiloj kaj vosto, pli ruĝbruna en bordoj) ĉu blugrizecaj (traokula zono, ŝultrangulo kaj dorso). La subaj partoj estas tre kontraste oranĝaj.
Tiu specio estas loĝanta en arbaroj kaj insektomanĝanta birdo rilata al la grupo de malgrandaj saksikolenoj komune konataj kiel saksikoloj; kiel tiuj, ĝi estis iam lokata kun la turdoj (Turdedoj).
La Orienta ruĝgorĝulo estas minacata de habitatoperdo. Iĝinte iom pli komune ol antaŭe, ĝi estas nun listita el Vundebla al Preskaŭ Minacata (NT) en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[1]