From Wikipedia, the free encyclopedia
La urba orienta tombejo de Essen (ger.: Essener Ostfriedhof) troviĝas proksime de la urbocentro de Essen ĉe la sudorienta rando de la urboparto Sudorienta Kvartalo.
Orienta tombejo de Essen | ||
---|---|---|
tombejo, parko [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |
Situo | Essen | |
- koordinatoj | 51° 26′ 49″ N, 7° 1′ 52″ O (mapo)51.44697.03111 [+] | |
Orienta tombejo de Essen | ||
Vikimedia Komunejo: Ostfriedhof (Essen) [+] | ||
La okcidenta tombejo ekestis en 1893. En 1910 oni konstruis ĝian portalon laŭ koncepto de arĥitekto Edmund Körner el Essen. Ĝi ekzistas ankoraŭ nun en ŝanĝita formo.
En 1955 oni transigis proksimume 150 tombojn sur la orientan tombejon, ĉar la tombejo ĉe Kettwiger Tor devis esti rezignata. La tombejo antaŭ la urboportalo en direkto al Kettwig, konstruita en 1827 kiel unua urba tombejo ekster la urbomuro de Essen, devis cedi antaŭ la konstruo de la autostrato Ruhrschnellweg, la nuna A 40. Aparte pretigita kampo de la orienta tombejo enprenis grandan parto de la tombejoj.
Nun la orienta tombejo, sobre subdivita en rektangulajn areojn, donas lokon por proksimume 13.200 tomboj sur areo de 8,53 hektaroj. Ĉe la nordokcidenta rando staras la tombejokapelo. La limoj de la tombejo estas la stratoj Saarbrücker Straße en la nordo (tie staras ankaŭ la ĉefa enirejo), Schinkelstraße en la okcidento, Ruhrallee kaj Klara-Kopp-Weg en la sudo samkiel Herwarthstraße en la okcidento. Pro sia malnova konsisto de arboj la tombejo valoras krome kiel parko ene de la urbego.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.