komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Otranto estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la administra regiono Apulio (itale Puglia) kaj al la provinco Leĉo (itale Lecce). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 631 loĝantoj sur areo de 77,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sube pli detale menciitaj martiroj de Otranto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Otranto | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Apulio |
Provinco | Lecce (Leĉo) |
Geografia situo | 40° 9′ N, 18° 29′ O (mapo)40.1518.483333333333 |
Alto super marnivelo | 15 m |
Areo | 76 km² |
Loĝantaro | 5631 (2023) |
Loĝdenso | 73 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Cannole, Carpignano Salentino, Giurdignano, Melendugno, Palmariggi, Santa Cesarea Terme kaj Uggiano la Chiesa |
Patrono | martiroj de Otranto |
Nomo de loĝantoj | idruntini |
Poŝtkodo | 73028 |
Imposta kodo | G188 |
Kodo laŭ ISTAT | 075057 |
Telefona prefikso | 0836 |
Retpaĝo | http://www.comune.otranto.le.it |
Najbaraj komunumoj estas Cannole, Giurdignano, Melendugno, Santa Cesarea Terme, Uggiano la Chiesa, Carpignano Salentino kaj Palmariggi. De la nomo de tiu urbo devenas la nomo de la Otranta Markolo.
En la jaroj 1480-1481 la urbon okupis turkoj. Ili murdis 800 loĝantojn, kiuj ne volis konvertiĝi al islamo. En 2013 tiuj martiroj de Otranto sanktuliĝis. La lokon vizitis en 1836 pola poeto Juliusz Słowacki antaŭ iro al insulo Korfuo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.