PH (kemia parametro)
koeficiento de acideco de akva solvaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En kemio pH (ĝusta skribo kun minuskla p kaj majuskla H) estis iniciatita de S.P.L. Sørensen en 1909. La literoj signifas la "potenco Hidrogena".
Priskribo
La pH kalkuliĝas tiel:
- pH = -log10[H+]
[H+] montras la pokvanto de jonoj H+, aŭ mola denseco, mezuritaj po molo en unu litro (M). Atentu, ke tiu skribo H+ ekvivalentas H3O+ (jono oksionio aŭ hidronio) solvaĵe en akvo; [H+] estas la protono nature troviĝanta en molekulo de akvo.
Ekzemple, mola denseco de [H+] = 1×10−7 M (0,0000001) estas pH de 7 ĉar : pH = -log[10−7] = 7
Acidoj estas klasifikataj kun 0 < pH < 7 (koloroj de pH-indikiloj ekde ruĝa al helverda);
Neŭtra acideco rilatas al pH = 7 (koloro de pH-indikilo verda);
Bazoj estas klasifikataj kun 7 < pH < 15 (koloroj de pH-indikiloj ekde verdblua al purpura).
Bufroj estas akvaj solvaĵoj konsistantaj je miksaĵo da malforta acido kaj ties konjuga bazo, aŭ inverse.
Kelkaj ekzemploj de ordinaraj pH:
Remove ads
Bildoj
- Aparatoj por mezuri pH-on
- interrilato de pH kaj kvanto de H+
- Paperoj por kontrol pH-on
Kelkaj indikiloj
Ni devas ekkompreni la malsupran tabelon laŭ la jena vidpunkto. Tiam kiam ni havas acidan aŭ bazan solvaĵon, ni uzu ĝin por kompreni la acidecon aŭ alkalecon de la akvo. Ekzemple: Kiam la pH de la akvo atingas la valoron 11.6, tiam la indikilo Malakito verdo (ekzemple) iĝas verda, dum la sama indikilo iĝas senkolora kiam la pH atingas valoron 14. Aliflanke, la samo okazas kun la indikilo Timolbluo. Kiam la pH de la solvaĵo atingas 1,2 la koloro de la indikilo en la akvo iĝas ruĝa, kaj kiam la pH atingas 2.8 (per uzo de la pH-metro), la koloro de la solvaĵo iĝas flava, ktp.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads