Sango

organika likvaĵo, kiu transportas nutraĵojn tra la organismo From Wikipedia, the free encyclopedia

Sango
Remove ads
Remove ads

Sango estas likvo de animaloj, kiu cirkulas en la arterioj, vejnoj kaj transportas spirgasojn, diversajn materialojn al kaj el la ĉeloj. Fakte oni transportas nutraĵojn kaj oksigenon al la ĉeloj, dum oni transportas metabolan forĵetaĵojn el la samaj ĉeloj.[1] Kiam ĝi atingas la pulmojn, okazas gasinterŝanĝo kiam la karbona dioksido estas difuzata for el la sango en la pulmaj alveoloj kaj la oksigeno estas difuzata en la sango. Tiu oksigenigita sango estas pumpita al la maldekstra flanko de la koro en la pulma vejno kaj eniras en la maldekstre aŭriklo. De tie ĝi pasas tra la mitra valvo, tra la ventriklo kaj sendita al la tuta korpo fare de la aorto. Sango enhavas antikorpojn, nutraĵojn, oksigenon kaj multajn aliajn komponaĵojn por helpi la korpon funkcii.

Thumb
Sango el vundita fingro.
Thumb
Sango kolektita pere de sangodonado.

Ĉe vertebruloj la sango estas komponata el globuloj solvitaj en sangoplasmo. Plasmo, kiu konstituas 55% el la sangolikvo, estas ĉefe akvo (92% el la volumo),[2] kaj enhavas dissolvitajn proteinojn, glukozon, mineralajn jonojn, hormonojn, karbondioksidon (plasma estas la ĉefa rimedo por ekskreciprodukta transportado), kaj sangoĉeloj mem. Albumino estas la ĉefa proteino en plasmo, kaj ĝi funkcias por reguligi la koloidan osmozan premon de la sango. La sangoĉeloj estas ĉefe eritrocitoj (nomitaj ankaŭ ruĝaj sangoĉeloj aŭ globuloj), leŭkocitoj (nomitaj ankaŭ blankaj sangoĉeloj aŭ globuloj) kaj trombocitoj. La plej abundaj ĉeloj en vertebrula sango estas ruĝaj globuloj. Tiuj enhavas hemoglobinon, nome ferenhava proteino, kiu faciligas oksigentransporton per reversebla ligo al tiu spira gaso kaj ege pliigas ties solveblon en sango. Kontraste, karbondioksido estas preskaŭ tute transportita eksterĉele dissolvita en plasmo kiel jonoj de hidrokarbonato.

Vertebrula sango estas brilruĝa kiam ties hemoglobino estas oksigenita kaj malhelruĝa kiam ĝi estas senoksigenata. Kelkaj animaloj, kiaj krustacoj kaj moluskoj, uzas hemocianinon por porti oksigenon, anstataŭ hemoglobinon. Insektoj kaj kelkaj moluskoj uzas fluidaĵon nome hemolimfo anstataŭ sangon, kun diferenco ke hemolimfo ne estas enhavata en fermita kardiovaskula sistemo. Ĉe plej insektoj, tiu "sango" ne enhavas oksigenportajn molekulojn kiaj hemoglobino ĉar ties korpoj estas tro malgrandaj por ties traĥea sistemo kiu ne havigas oksigenon.

Makzelhavaj vertebruloj havas adaptan imunsistemon, bazita ĉefe sur leŭkocitoj. Tiuj helpas rezisto infektojn kaj parazitojn. Trombocitoj estas gravaj por la koaguliĝo de la sango. Artropodoj, kiuj uzas hemolimfon, havas hemocitojn kiel parto de sia imuna sistemo.

Sango estas cirkulata ĉirkaŭ la korpo tra sangaj vaskuloj pere de pumpagadi fare de la koro. Ĉe animaloj kun pulmoj, arteria sango portas oksigenon el spirita aero al la histoj de la korpo, kaj vejna sango portas karbondioksidon, ruboprodukto de metabolo produktita de ĉeloj, el la histoj al la pulmoj por esti forspirita.

Sango donas 7-10 % de la korpopezo de homoj.

Medicinaj terminoj rilataj al sango often ekas per hemo-hemato- el la greka vorto αἷμα (haima) por "sango". En terminoj de anatomio kaj histologio, sango estas konsiderata specializita formo de konektiva histo, pro ties origino en ostoj kaj estado de eblaj molekulaj fibroj en la formo de fibrinogeno.

Remove ads

Sangogenerado (aŭ hematopojezo)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hematopojezo.

La eraj elementoj ĉeestantaj en la sango estiĝas, en vertebruloj, per ĉeloj produktitaj en la osta medolo. Esceptoj estas birdoj, sen osta medolo, pri kiuj produktado de iuj sangaj ĉeloj okazas en glando de ilia kloako.

Funkcioj

Thumb
Hemoglobino, nome globula proteino
verde = hemgrupoj
ruĝe kaj blue = proteinaj subunuoj
Thumb
Ĥemia formulo de hemoglobino

Sango plenumas multajn gravajn funkciojn ene de la korpo kiaj:

Remove ads

Konsisto de homa sango

Kio estas ene de sango el la Akademio Ĥan

Sango estas 7% el la homa korpopezo,[3][4] kun averaĝa denseco de proksimume 1060 kg/m3, tre proksime al denseco de pura akvo de 1000 kg/m3.[5] Averaĝa plenkreskulo havas sangovolumon de ĉirkaŭ 5 litroj,[4] kio estas komponata el plasmo kaj kelkaj tipoj de ĉeloj. Tiuj sangoĉeloj (kiuj estas nomataj ankaŭ globuloj, korpuskloj aŭ "formitaj elementoj") konsistas el eritrocitoj (ruĝaj sangoĉeloj), leŭkocitoj (blankaj sangoĉeloj), kaj trombocitoj. Laŭ volumo, la ruĝaj sangoĉeloj konstituas ĉirkaŭ 45% el la tuta sango, la plasmo ĉirkaŭ 54.3%, kaj la leŭkocitoj ĉirkaŭ 0.7%.

La tuta sango (plasmo kaj ĉeloj) montras ne-neŭtonan sango-viskozecon; ties fluecaj propraĵoj estas adaptita al fluo efektive tra fajnaj sangotuboj kun malpli da rezisto ol plasmo per si mem. Aldone, sed la tuta homa hemoglobino estus libera en la plasmo pli ol esti enhavata en la ruĝaj sangoĉeloj, la cirkulaj fluidaĵoj estus tro viskoza por ke la kardiovaskula sistemo funkciu efike.

Resume la sangokonsisto komponiĝas el jeno:

Nombro de diversaj sangoĉeloj ĉe placentuloj en sango

  • eritrocito 5 milionoj/mm3
  • leŭkocito 5-10 mil/mm3
  • trombocito 150 mil – 500 mil/mm3

Kompono

En mamuloj

Sango respondecas pri 7% de la homa korpopezo,[3][4] kun meza denseco de ĉirkaŭ 1060 kg/m3, tre proksima al la denseco de pura akvo de 1000 kg/m3.[6] La meza plenkreskulo havas sangan volumenon de ĉirkaŭ 5 litroj,[4] kiu estas kunmetita de plasmo kaj formitaj elementoj. La formitaj elementoj estas la du specoj de sangoĉelo aŭ korpusklo - nome la ruĝaj globuloj, (eritrocitoj) kaj blankaj globuloj (leŭkocitoj), kaj la ĉelfragmentoj nomitaj trombocitoj (sangoplatetoj, aŭ simple platetoj)[7], kiuj estas implikitaj en koaguliĝo. Laŭ volumeno, la ruĝaj globuloj konsistigas ĉirkaŭ 45% de tuta sango, la plasmo ĉirkaŭ 54,3%, kaj blankaj globuloj ĉirkaŭ 0,7%.

La kvanto de sango (plasmo kaj ĉeloj) elmontras ne-Newton-an fluidodinamikon

Sangoproduktoj

Sangoprodukto estas ajna komponanto de sango kiu estas kolektata el donanto por ties uzado en sangotransfuzo. Kompleta sango estas malofte uzata en transfuza medicino nuntempe; plej sangoproduktoj konsistas el specifaj procezitaj komponantoj kiaj eritrocitoj, sangoplasmo, aŭ trombocitoj.

Ĉeloj

Thumb
Bildo de skana elektrona mikroskopo (SEM) de normala eritrocito (maldekstre), trombocito (meze), kaj blanka globulo (dekstre).

Unu mikrolito da sango enhavas jenon:

  • 4.7 ĝis 6.1 milionojn (masklo), 4.2 ĝis 5.4 milionojn (ino) da eritrocitoj:[8] Ruĝaj globuloj enhavas la hemoglobinon de la sango kaj distribuas oksigenon. Al maturaj ruĝaj globuloj mankas kerno kaj organetoj ĉe mamuloj. La ruĝaj globuloj (kune kun endoteliaj angiaj ĉeloj kaj aliaj ĉeloj) ankaŭ estas markitaj per glikoproteinoj, kiuj difinas la malsamajn sangotipojn. La proporcio de sango okupita de eritrocitoj estas referita kiel la hematokrito, kaj estas normale proksimume 45%. La kombinita surfaca areo de ĉiuj ruĝaj globuloj de la homa korpo estus proksimume 2 000 fojojn pli granda ol la ekstera surfaco de la korpo.[9]
  • 4,000–11,000 leŭkocitoj:[10] Blankaj globuloj estas parto de la imuna sistemo de la korpo; ili detruas kaj forigas malnovajn aŭ aberaciantajn ĉelojn kaj ĉelajn derompaĵojn, kaj ankaŭ atakas infektajn agentojn (patogenojn) kaj fremdajn substancojn. La kancero de leŭkocitoj nomiĝas leŭkemio.
  • 200,000–500,000 trombocitoj:[10] Nomitaj ankaŭ trombocitoj, ili partoprenas en sangokoaguliĝo (koagulado). Fibrino de la koagula kaskado kreas maŝon super la trombocitŝtopilo.
Pliaj informoj Parametro, Valoro ...

Plasmo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sangoplasmo.

Ĉirkaŭ 55% de sango estas sanga plasmo, fluaĵo kiu estas la likva medio de la sango, kiu per si mem estas de pajlflava koloro. La volumeno de sangoplasmo totalas 2.7-3.0 litrojn en meza homo. Ĝi estas esence akva solvaĵo enhavanta 92% da akvo, 8% da sangaj plasmo-proteinoj, kaj spurkvantojn de aliaj materialoj. Plasmo cirkuligas dissolvitajn nutraĵojn, kiel ekzemple glukozo, aminoacidoj, kaj grasacidoj (solvitaj en la sango aŭ ligitaj al plasmaj proteinoj), kaj forigas rubproduktojn, kiel ekzemple karbondioksido, ureo, kaj laktacido.

Aliaj gravaj sangokomponantoj estas jenaj:

La esprimo serumo rilatas al plasmo de kiu la koagulaj proteinoj estis forigitaj. La plej multaj el la proteinoj restantaj estas albumino kaj imunoglobulinoj.

Acideco

Sanga pH estas regulita por resti ene de la mallarĝa gamo de 7,35 ĝis 7,45, igante ĝin iomete baza (kompenso).[12][13] Eksterĉela fluido en sango kiu havas pH sub 7,35 estas tro acida, dum sango pH super 7,45 estas tro baza.[11] pH sub 6,9 aŭ super 7,8 estas kutime mortiga.[11] Sango pH, parta premo de oksigeno (pO2), parta premo de karbondioksido (pCO2)), kaj bikarbonato (HCO3) estas singarde regulitaj per kelkaj homeostazaj mekanismoj, kiuj faras sian influon ĉefe tra la spira sistemo kaj la urina sistemo por kontroli la acid-bazan ekvilibron kaj spiradon, kio estas nomita kompenso.[11] Testo de arteria sangogaso mezuras tion. Plasmo ankaŭ cirkuligas hormonojn transdonante iliajn mesaĝojn al diversaj histoj. La listo de normalaj referencgamoj por diversaj sangaj elektrolitoj estas ampleksa.

Aliaj elementoj

La faktoro de von Willebrand (en angla, vWF) estas glikoproteino de la sango kiu intervenas en la dekomenca momento de la hemostazio. Ĝia funkcio, kun la fibronektino estas permesi ke la platetoj kuniĝu stabile al la surfaco. La geno kiu kodigas la sintezon de la unueco de faktoro de von Willebrand estas en la kromosomo 12.

Sangogrupoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sangogrupo.

Oni distingas precipe kvar grupojn, kiuj nomatas A, B, AB kaj O. Sangogrupo laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas ĉiu el la specoj de la sango (precipe de homo), distingeblaj per la eblo aŭ neeblo de transfuzo inter du individuoj apartenantaj al malsamaj grupoj. Temas pri priskribo de la individua konsisto de la glikolipidoj aŭ proteinoj sur la surfaco de la eritrocitoj de pli kompleksaj bestoj, aparte de la homoj. La diversaj glikolipidoj aŭ proteinoj sur la surfaco de la eritrocitoj efikas kiel antigenoj. La imuna sistemo de individuo kreas antikorpojn kontraŭ fremdaj antigenoj. Se la sango de diversaj sangogrupoj miksiĝas, la sangaj ĉeloj aglutiniĝas pro la interligo inter la antikorpoj de unu grupo kaj la sangoĉelaj surfacoj de la alia grupo. Tial antaŭ la malkovro de diversaj sangogrupoj transfuzo de sango el unu homo al alia nur tre malofte funkciis (se hazarde la du individuoj havis la saman sangogrupon) kaj ofte finiĝis per morto de la individuo, kiu ricevis fremdan sangon.

En nemamuloj

Thumb
Eritrocitoj de rano grandigitaj 1000 fojojn.
Thumb
Eritrocitoj de koko grandigitaj 1000 fojojn.
Thumb
Eritrocitoj de testudo grandigitaj 1000 fojojn.
Thumb
Tipoj de eritrocitoj de vertebruloj, el supra maldekstro laŭhorloĝe rano, homo, birdo, fiŝo, kaj testudo.
Thumb
Eritrocitoj de homo grandigitaj 1000 fojojn.

Homa sango estas karakteriza por tiu de mamuloj, kvankam la precizaj detaloj koncerne ĉelnombrojn, grandecon, proteinstrukturon, ktp, iom varias inter specioj. Ĉe ne-mamulaj vertebruloj, aliflanke, ekzistas kelkaj ŝlosilaj diferencoj:[14]

  • Ruĝaj globuloj de nemamulaj vertebruloj estas ebenecaj kaj ovformaj, kaj retenas siajn ĉelkernojn.
  • Estas konsiderinda variado en la tipoj kaj proporcioj de blankaj globuloj; ekzemple, acidofiloj estas ĝenerale pli oftaj ol ĉe homoj.
  • Trombocitoj estas unikaj al mamuloj; ĉe aliaj vertebruloj, malgrandaj nukleaj, spindelaj ĉeloj ankaŭ nomitaj trombocitoj respondecas anstataŭe pri sangokoaguliĝo.
Remove ads

Fiziologio

Vaskulsistemo

Thumb
Cirkulado de sango tra la homa koro.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kardiovaskula sistemo.

Sango cirkulad tra la korpo laŭ sangotuboj per la pumpagado de la koro. En homoj, sango estas pumpita de la forta maldekstra ventriklo de la koro laŭ arterioj al periferiaj histoj kaj revenas al la dekstra aŭriklo de la koro laŭ vejnoj. Ĝi tiam eniras la dekstran ventriklon kaj estas pumpita tra la pulmarterio al la pulmoj kaj revenas al la maldekstra aŭriklo laŭ la pulmovejnoj. Sango tiam eniras la maldekstran ventriklon por cirkuli denove. Arteria sango portas oksigenon de enspirita aero al ĉiuj ĉeloj de la korpo, kaj vejna sango portas karbondioksidon, rubprodukton de metabolo de ĉeloj, al la pulmoj por esti elspiritaj. Tamen, unu escepto inkluzivas pulmajn arteriojn, kiuj enhavas la plej senoksigenigitan sangon en la korpo, dum la pulmaj vejnoj enhavas oksigenigitan sangon.

Kroma revenfluo povas esti generita per la movado de skeletmuskoloj, kiuj povas kunpremi vejnojn kaj puŝi sangon tra la valvoj en vejnoj direkte al la dekstra aŭriklo.

La sangocirkulado estis fame priskribita fare de William Harvey en 1628.[15]

Ĉel-produktado kaj degradado

Ĉe vertebruloj, la diversaj ĉeloj de sango estas faritaj en la osta medolo en procezo nomita hematopojezo, kiu inkludas eritropojezon, la produktadon de ruĝaj globuloj; kaj mjelopojezon, la produktadon de blankaj globuloj kaj trombocitoj. Dum infanaĝo, preskaŭ ĉiu homa osto produktas ruĝajn globulojn; kiel plenkreskuloj, la produktado de ruĝaj globuloj estas limigita al la pli grandaj ostoj: la korpoj de la vertebroj, la brustosto (sternumo), la torako, la pelvaj ostoj kaj la ostoj de la brakoj kaj gamboj. Krome, dum infanaĝo, la timusa glando, trovita en la mediastino, estas grava fonto de T-limfocitoj.[16] La proteina komponanto de sango (inkluzive de koagulaj proteinoj) estas produktita ĉefe de la hepato, dum hormonoj estas produktitaj de la endokrinaj glandoj kaj la akva parto estas reguligita de la hipotalamo kaj konservita de la reno.

Sanaj eritrocitoj havas plasmovivon de proksimume 120 tagoj antaŭ ol ili estas degeneritaj per la lieno, kaj la Kupffer-ĉeloj en la hepato. La hepato ankaŭ purigas kelkajn proteinojn, lipidojn kaj aminoacidojn. La reno aktive sekrecias forĵetindajn produktojn en la urino.

Oksigentransportado

Thumb
Baza hemoglobinsaturiĝa kurbo. Ĝi moviĝas dekstren en pli alta acideco (pli dissolvita karbondioksido) kaj maldekstren en pli malalta acideco (malpli dissolvita karbondioksido)

Proksimume 98.5%[17] de la oksigeno en provaĵo de arteria sango en sanhoma spiranta aero ĉe marnivela premo estas kemie kombinitaj kun la hemoglobino. Proksimume 1.5% estas fizike solvita en la aliaj sangaj likvaĵoj kaj ne ligitaj al hemoglobino. La hemoglobina molekulo estas la primara transportilo de oksigeno en mamuloj kaj multaj aliaj specioj. Hemoglobino havas oksigenan ligokapaciton inter 1.36 kaj 1.40 ml O2 per gramo de hemoglobino,[18] kiu pliigas la totalan sangan oksigenkapaciton sepdekoble,[19] kompare kun se nur oksigeno estus portita per sia solvebleco de 0.03 ml O2 je litro de sango je mm Hg parta premo de oksigeno (ĉirkaŭ 100 mm Hg en arterioj).[19]

Kun la escepto de pulmaj kaj umbilikaj arterioj kaj iliaj ekvivalentaj vejnoj, arterioj portas oksigenigitan sangon for de la koro kaj liveras ĝin al la korpo per arterioloj kaj kapilaroj, kie la oksigeno estas konsumita; poste, venetoj kaj vejnoj portas maloksigenigitan sangon reen al la koro.

Sub normalaj kondiĉoj en plenkreskaj homoj en ripozo, hemoglobino en sango forlasanta la pulmojn estas proksimume 98-99% saturita je oksigeno, atingante oksigenliveraĵon inter 950 kaj 1150 ml/min[20] al la korpo. En sana plenkreskulo en ripozo, oksigenkonsumo estas proksimume 200-250 ml/min,[20] kaj senoksigena sango revenanta al la pulmoj daŭre estas proksimume 75%[21][22] (70 ĝis 78%)[20] saturita. Pliiĝanta oksigena konsumo dum daŭra ekzercado reduktas la oksigenan saturadon de vejna sango, kiu povas atingi malpli ol 15% en trejnita atleto; kvankam spirfrekvenco kaj sangofluo pliiĝas por kompensi, oksigensaturiĝo en arteria sango povas fali ĝis 95% aŭ malpli sub tiuj kondiĉoj.[23] Oksigensaturiĝo tiom malalta estas konsiderata danĝera ĉe individuo en ripozo (ekzemple, dum kirurgio sub anestezo). Daŭrigita hipoksio (oksigenado malpli ol 90%), estas danĝera por sano, kaj severa hipoksio (saturiĝoj malpli ol 30%) povas esti rapide mortiga.[24]

Feto, ricevanta oksigenon tra la placento, estas eksponita al multe pli malaltaj oksigenpremoj (ĉirkaŭ 21% de la nivelo trovita en la pulmoj de plenkreskulo), tiel ke fetoj produktas alian formon de hemoglobino kun multe pli alta afineco por oksigeno (hemoglobino F) por funkcii sub tiuj kondiĉoj.[25]

Transportado de karbondioksido

Hemostazo

Hemostazo estas procezo por malhelpi kaj ĉesigi sangadon, signifante konservi sangon ene de difektita sanga vaskulo (la malo de hemostazo estas hemoragio). Ĝi estas la unua etapo de vundokuracado. Ĉi tio implikas koaguliĝon, sangon ŝanĝiĝantan de likvaĵo al ĝelo. Sendifektaj sangaj vaskuloj estas fundamentaj por moderigi la emon de sango formi emboliojn. La endoteliaj ĉeloj de sendifektaj angioj malhelpas koaguliĝon de sango kun heparin-simila molekulo kaj trombomodulino kaj malhelpas trombocitan agregon kun nitrogen-monoksido kaj prostaciklino.

Remove ads

Koloro

Hemoglobino estas la feroentena ruĝkolorigaĵo en la eritrocitoj de la vertebruloj.

Sangomalsanoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hematologio.
  • hipotensio, malalta arteria sangopremo
  • hipertensio, alta arteria sangopremo
  • anemio (sangomanko), malpliiĝo de la hemoglobino, aŭ de kapablo transporti oksigenon
  • hemofilio, sanga koaguliĝo ege malrapidiĝas
  • talasemio, hereda malsaneco el hemoglobinon
  • hiperemio (kongesto), malsaneca akumuliĝo de sango en la vaskuloj de iu organo
  • trombozo perturbo de la sanga cirkulado (kaŭza sangokoaguliĝo en vaskulo)
  • leŭkemio multiĝo de la leŭkocitoj en la sango
Remove ads

Sangosistemoj

Medicino

Thumb
Sangotransfuzo.

Sangotransfuzo estas ĝenerale la procezo de ricevado de sangproduktoj en onies cirkuladon intravejne. Transfuzoj estas uzitaj kontraŭ diversaj malsanoj por anstataŭigi perditajn komponentojn de la sango. Fruaj transfuzoj uzis tutan sangon, sed moderna medicino ofte uzas nur komponentojn de la sango, kiel ekzemple eritrocitoj, leŭkocitoj, plasmo, koaguliĝfaktoroj, kaj trombocitoj.

Sango kaj kulturo

Tradicie oni konsideras, ke la transsendo de genetikaj elementoj el gepatroj al filo okazas per la sangotranspaso. Tio estas nur ĝenerala kredo, kio nur dum la lastaj jarcentoj oni science prilaboras kaj pritraktas.[26]

Aliflanke kaj same tradicie sango estas simbolo de vundo, lukto, batalo kaj eĉ morto. Tiukadre la ruĝa koloro aperas listigita en ĉirkaŭ 450 tutmondaj flagoj, enkalkulinte ne nur ŝtatajn, sed ankaŭ subŝtatajn, fakajn ktp. Kontraste la esprimo "blua sango" estas uzata internacie, ĉefe en Okcidento, por referenci personojn de familioj nobelaj, reĝaj aŭ aristokrataj.[27]

Esprimoj kaj kultura uzado

Estas multnombregaj uzadoj de la vorto "sango" kiel simbolo, ekzemple la jenaj:

  • Sango kaj fero (en germana: Blut und Eisen) estas metaforo kies historia deveno povas estis en la epoko de armiloj el fero. En Germanio, tiu esprimo estis uzita ĉefe el la Koalicaj militoj. Aparte la esprimo “Sango kaj fero” estis asocia en la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj al la ideoj de la kreado de la germana nacio, fondita per militaj rimedoj, aŭ de potenca ŝtato kun militema fokuso. La motoo “sano kaj fero” famiĝis ĉefe pro diskurso fare de la prusina ĉefministro Otto von Bismarck dum konstitucia konflikto la 30an de septembro 1862 antaŭ buĝeta komisiono de la reprezenta ĉambro de Prusio. Menciindas unu el la famaj verkoj de Henryk Sienkiewicz Per sango kaj glavo kiu certe devenas el ISAIAH 66.
  • "en:Blood, toil, tears and sweat" (Sango, laboro, larmoj kaj ŝvito) estis frazo famigita en parolado de Winston Churchill al la Ĉambro de komunuloj de la Parlamento de Britio la 13-an de majo 1940; la parolado mem estas foje konata per tiu nomo. La frazo aludas al la sufero kiun devos elteni britoj por venki en la Dua Mondmilito.
  • "El fulgor y la sangre" (Brilo kaj sango, 1954) estas romano de la hispana verkisto Ignacio Aldecoa. En ĝi edzino de policanoj atendas en la kazerno informon pri kiu el la lokaj policanoj estis tiu ponardita kaj murdita dum vilaĝa festo.
  • La esprimo Sanga dimanĉo (Bloody Sunday en la angla, Domhnach na Fola en la irlanda) temas pri la dimanĉo 30-a de januaro 1972 kiam okazis en Derry/Londonderry, Nord-Irlando sangelverŝa kontraŭstaro inter kelkaj manifestaciantoj por civilaj rajtoj kaj la brita armeo.
  • Bloody Mary [bladi meri] (laŭvorte: sanga Mario, t.e. sangsoifa Mario) estas koktelo, kiu ĉefe konsistas el tomatsuko kaj vodko.
  • Carrie estas usona horora filmo el 1976 reĝisorita fare de Brian De Palma bazita sur la samnoma romano de 1974 de Stephen King. La kinstelulino Sissy Spacek kiel Carrie White, estas adoleskulino kiu estas konstante mokita kaj ĉikanita en sia lernejo. Ŝi poste evoluigas la potencon de telekinezo kaj uzas ĝin por kaŭzi venĝon sur siaj turmentantoj. La intrigo havas en sia komenco sceno pri menstruo (sango) kaj kulminas en sceno en kiu ĉikanantoj muntas kaptilon por ruinigi solenan dancon de Carrie faligante sur ŝin sitelon da sango.
  • Blood Simple (Sangosimpla) estas krimfilmo de 1984 de la Fratoj Coen. La intrigo sekvas kelneron de Teksaso kiu havas amaferon kun la edzino de sia ĉefo. Kiam la ĉefo malkovras la aferon, dungas privatan esploriston por murdi la paron. La titolo de la filmo devenas el la romano de Dashiell Hammett nome Red Harvest (Ruĝa rikolto, 1929), en kiu la termino "blood simple" (sangosimpla) priskribas la disorientita, timema sinteno de homoj post longa sufero en violentaj situacioj.[28]
  • Sangue do Meu Sangue (Sango de mia sango) estas portugala filmo pri socia dramo de 2011. Ĝi temas pri la amo de patrino al ŝia filino kaj la amo de onklino al ŝia nevo.
Remove ads

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads