POUM
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Laborista Partio de Marksista Unuiĝo (hispane Partido Obrero de Unificacion Marxista, katalune Partit Obrer d'Unificació Marxista, akronime POUM) estis politika partio kiu aktivis en la 1930-aj jaroj, teorie en la tuta Hispanio, sed preskaŭ ekskluzive en Katalunio, kun ideologio komunista heterodoksa.
Laborista Partio de Marksistaj Unuiĝo | |
---|---|
Partido Obrero de Unificacion Marxista | |
politika partio en Hispanio | |
Lando | Hispanio |
Gvidanto | Joaquín Maurín (1935–36) Andreu Nin (1936–37) Julián Gorkin (1937–39) Wilebaldo Solano (1947–80) |
Fondiĝo | 1935 |
Dissolvo | 1980 |
Koloro(j) | ruĝa |
Ideologio | Marksismo Liberecisma socialismo Kontraŭstalinismo Trockismo |
Internacia aliĝo | Internacia Revolucia Marksista Centro |
Ĵurnalo | La Batalla |
Junulara organizaĵo | Juventud Comunista Ibérica |
La POUM kreiĝis en Barcelono je la 29-a de septembro 1935, kiel kuniĝo de du malgrandaj partioj, aktivaj en Katalunio. Ĝi daŭre restis minoritata dum sia tuta ekzistado, sed fariĝis tre aktiva dum la Hispana Enlanda Milito en 1936, kaj iĝis vaste konata pro sia apogo al revoluciaj agadoj dum tiu milito kaj la alfrontiĝoj kun la respublikanaj fortoj kaj ĉefe kun la ortodoksaj komunistoj, kiuj neniigis ĝin en 1937.
La POUM estis starigita ĉefe de malkonsentantaj komunistoj, inter kiuj ĉeestis iuj el la plej konataj aktivuloj de la hispana komunismo, kiel Andreu Nin, Juan Andrade aŭ Joaquim Maurín.