Paderborna Altebenaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Paderborna Altebenaĵo estas laŭ sia geologia strukturo la sudorienta finaĵo de la Vestfala Golfo kaj samtempe la plej granda Kalko- kaj plej granda karstopejzaĝo de Vestfalujo. En la naturregiona subdivido laŭ Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands ĝi estas algrupigita al la Supra Vezera Montaro en la Malsuprosaksa Montaro.[1]
Paderborna Altebenaĵo | ||
---|---|---|
Altebenaĵo | ||
naturregiono [+] | ||
Lando | Germanio | |
Koordinatoj | 51° 43′ 0″ N, 8° 50′ 0″ O (mapo)51.7166666666678.8333333333333 | |
Paderborna Altebenaĵo | ||
Vikimedia Komunejo: Paderborner Hochfläche [+] | ||
En la okcidento la valo de la rivero Almetal formas la limon al la leŭsoebenaĵo de Hellweg kun la Montoĉeno Haar en ties sudo, al kiu norde alligiĝas la malaltejo de la Lippe, la Senne kaj la Teŭtoburga Arbaro. La orientan randon limigas la Montaro Egge. La sudan finaĵon limigas la Saŭerlando kaj la Tabulolando je Waldeck.
La Paderborna Altebenaĵo subdividiĝas en kvar partopejzaĝojn: Sintfeld en la sudo, la Montoplato de Brenken en la okcidento, la Bockfeld en la nordo kaj Lichtenauer Bergebene (Soratfeld) en la oriento.