Palaco Chaillot
From Wikipedia, the free encyclopedia
La palaco Chaillot [ŝajo] (franclingve palais de Chaillot) estas palaco lokita en la 16-a arondismento de Parizo, ĉe la placo Trocadéro kaj sur la monteto Chaillot. Ĝi frontas la Eiffel-Turon, lokitan ĉe la alia bordo de la Sejno, laŭ belega perspektivo.
Rapidaj faktoj Bazaj datoj, Konstrustilo ...
Palaco Chaillot | |||
---|---|---|---|
palaco • kultura institucio | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novklasika arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Léon Azéma • Louis-Hippolyte Boileau • Jacques Carlu vd | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 16-a arondismento de Parizo | ||
Situanta sur | Place du Trocadéro • Avenuo Prezidento Wilson • avenue Albert-de-Mun • rue Benjamin-Franklin | ||
Poŝtkodo | 75016 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 44″ N, 2° 17′ 17″ O (mapo)48.862342.28807 [+] | ||
| |||
Retejo | https://en.parisinfo.com/paris-museum-monument/118358/Palais-de-Chaillot | ||
Fermi
- Kategorio Palaco Chaillot en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
La palaco estis konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de 1937, fare de la arkitektoj Léon Azéma, Jacques Carlu kaj Louis-Hippolyte Boileau, cele al la anstataŭigo de antaŭa palaco. Ĝi gastigas plurajn muzeojn, inkluzive de la Muzeo de Homo aŭ de la Nacia muzeo de la ŝiparo. Ankaŭ troviĝas tie la Nacia teatrejo de Chaillot.
En tiu palaco subskribis la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj je la 10-a de decembro 1948 la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.