la sidejo de la parlamento de Bretonio en Rennes / From Wikipedia, the free encyclopedia
La palaco de la parlamento de Bretonio, ofte alidirata parlamentejo de Bretonio, estas konstruaĵo situanta en Rennes, en departemento Ille-et-Vilaine, kiu estis la sidejo de la parlamento de Bretonio de sia konstruado ĝis tie malfondo fare de franca Revolucio en februaro 1790, ekster la kunsidoj okazintaj en Nantes el la 16-a jarcento kaj dum ĝia ekzilo en Vannes fine de la sekvanta jarcento.
La konstruaĵo fariĝis la sidejo de la apelacia kortumo de Rennes en 1804. Tiu monumento estis komplete restaŭrita post la incendio de la 5-a de Februaro 1994, konsekvenco de incidento okaze de la koleraj manifestacioj de la maristoj-fiŝkaptistoj. En ĉambroj taŭgaj por la postuloj de la 21-a jc, la apelacia kortumo de Rennes kapablis redaŭrigi la agadon, kiun ĝi faris dum preskaŭ du jarcentoj; la aliaj kategorioj de justico sidas prefereble en la juĝa palaco inaŭgurita en 1983.