Palestina Leĝdona Konsilio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Notu ke ekde 2007 efektive funkcias du samnomaj institucioj, unu la la Cisjordanio (retejo: http://www.pal-plc.org) kaj alia en la Gazaa Sektoro (retejo: http://www.plc.ps Arkivigite je 2023-07-13 per la retarkivo Wayback Machine). Ankaŭ ne konfuziĝu kun la Palestina Nacia Konsilio, kiu estas la leĝofara organo de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP).
Palestina Leĝdona Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento | |||||
Komenco | 7-a de marto 1996 vd | ||||
Antaŭe | Palestinian Legislative Council (Gaza Strip) • Palestina Nacia Konsilio vd | ||||
Geografia situo | 31° 53′ 52″ N, 35° 12′ 13″ O (mapo)31.897914135.2034766 | ||||
Lando(j) | Palestino vd | ||||
Sidejo | Ramallah | ||||
| |||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Ibrahim Shaker Khraisheh vd | ||||
Ĉefestro(j) | Aziz Duwaik vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Palestina Leĝdona Konsilio (arabe المجلس للشقمي الفلاستيني, Almaĝlas al-Taŝrii al-Palestini, akronime konata internacie kiel la PLC) estas la leĝdona asembleo de la Palestina Aŭtoritato. Ĝi funkcias kiel unukamera sistemo kun 132 membroj, kiuj estas elektitaj de 16 elektodistriktoj en la Cisjordanio kaj Gaza Sektoro.
La elektsistemo por la Leĝdona Konsilio estas miksita sistemo en kiu duono de la Konsilio estas elektita en regionaj balotoj kaj la alia duono en relativaj balotoj. En la unua baloto al la konsilio en 1996, 88 sidlokoj estis elektitaj al la konsilio en la regiona sistemo. La konsilio efektive ĉesis ekzisti kaj ne kunvenis ekde 2007, post la disiĝo inter Hamas kaj Fatah en Gazao [1].
Baloto por la tria PLC estis planita por majo 2021, sed estis senfine prokrastita [2].