cover image

Wayback Machine

From Wikipedia, the free encyclopedia

Wayback Machine (angle way back estas antaŭ longa tempo kaj machine estas maŝino) estas cifereca arkivo de la Tutmonda Interreto, fondita de la Interreta Arkivo, ne-profita organizaĵo bazita en San-Francisko. Ĝi permesas al la uzanto iri "en la tempo" kaj vidi kiel aspektis retejoj en la pasinteco. Ĝiaj fondintoj, Brewster Kahle kaj Bruce Gilliat, disvolvis Wayback Machine kun la intenco provizi "universalan aliron al ĉiuj scioj" konservante arkivajn kopiojn de retpaĝoj (ankaŭ malfunkciaj, malaperintaj) kiel ekzemple la Deklaracio de Manilo (1980) de la Monda Organizaĵo pri Turismo en kiu estas referenco al Esperanto[1]. Ekde ĝia lanĉo en 2001, pli ol 452 miliardoj da paĝoj estis aldonitaj al la ar arkivejo.

Emblemo de la Wayback Machine

Wayback Machine uzas faktotaksadojn ('factchecks') de FactCheck.org, Check Your Fact, Lead Stories, Politifact, Washington Post Fact-Checker, AP News Fact Check, USA Today Fact Check, Graphika, Stanford Internet Observatory kaj Our.news.