la Budhisma kanono, kies nomo etimologie signifas “Tri Korbojn”; konsistas el tri partoj: la Korbo de Reguloj, la Korbo de Sutroj, kaj la Korbo de Doktrino; ekzistas laŭ palia, ĉina, kaj tibeta versioj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tripitako estas la tradicia termino por la budhisma kanona tekstaro. La kanona versio de Teravado estas ĝenerale nomita Palia Kanono. Ankaŭ en Mahajano oni konsideras la Tripitakon kiel aŭtoritatan tekstaron sed, malsame de Teravadanoj, la Mahajana Tripitako inkluzivas aliajn derivitajn tekstojn kaj komentariojn, kiuj estis verkitaj pli poste.
Vinajo-pitako | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Sutta-pitako | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Abhidhammo-pitako | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La Tripitako estis verkita inter ĉirkaŭ la jaro 550 antaŭ la Komuna Erao kaj la komenco de la Komuna Erao, probable registrita unuafoje dum la unua jarcento antaŭ la Komuna Erao.[1] La Dipavanso asertas, ke dum la regado de Valagamba de Anuradhapura (29-17 a.K.E.) la bikŝuoj, kiuj antaŭe memorigis la Tripitakon kaj ties komentariojn parole, registris skribe ilin en librojn pro la minaco de malsatego kaj milito. La Mahavanso ankaŭ raportas mallonge pri la skriba registrado de la kanono kaj la momentaroj dum tiu tempo. Ĉiu budhisma subtradicio havas sian propran Tripitakon por siaj monaĥejoj, skribitaj de siaj sangha (komunumoj), ĉiu kolekto konsistanta el 32 libroj en tri partoj aŭ kestoj de instruoj: Vinaya Piṭaka (“Kesto de Disciplino”), Sūtra Piṭaka (“Kesto de Diskursoj”) kaj Abhidharma Piṭaka (“Kesto de Speciala Doktrino”).[1][2][3] La strukturo, la kondutnormo kaj moralaj virtoj en la Vinaya-Kesto specife havas similecojn kun kelkaj el la postrestantaj tekstoj de la Dharmasūtramde hinduismo.[4] Multo de la postrestanta Tripitako-literaturo estas en palio, kun kelkaj en sanskrito same kiel en aliaj regionaj aziaj lingvoj.[3]
La titolo Tripitako venas de la titolo en Sanskrito, Tripiṭaka, kiu signifas la tri kestoj, ĉar ĝi konsistas el tri partoj: Vinaya Piṭaka (“Kesto de Disciplino”), Sūtra Piṭaka (“Kesto de Diskursoj”) kaj Abhidharma Piṭaka (“Kesto de Speciala Doktrino”).[1][2]
La tripitakoj 2-4 estas sanktaj por la mahajana skolo, 4 ankaŭ por la vaĝrajana.
La palia Tripitako konsistas el tri korboj (pitaka) aŭ partoj.
La sutrokorbo siavice konsistas el kvin ĉefaj partoj:
Vinaya Pitaka estas la unua korbo (pitaka) de la Palia Kanono. Ĝi konsistigas la fundamenton de la monaĥa vivo de la Sangha (monaĥa komunumo). Ĝi enhavas la vivregulojn de la monaĥoj (bhikkhu en palio) kaj de la monaĥinoj (bhikkhuni), sed ĝi ankaŭ enhavas la procedojn de kunvivado kaj la konvenciojn de etiketo orientitaj al la atingo de harmonian vivon de la anoj de la monaĥa komunumo inter si, ĉe unu flanko, kaj inter ili kaj la laikaj sekvantoj aliflanke.
Kiam Budho fondis la Sangha, la vivo en komunumo komence ne prezentis ian ajn malfacilecon ĉar la komunumo estis formita precipe el arahant-oj (vekiĝintaj sanktuloj), kies vivo pasadis en perfekta harmonio sen la bezono de ia ajn regulo aŭ kontrolo. Tamen, ju pli la komunumo de monaĥoj kaj monaĥinoj kreskiĝis, des pli aperis certaj kontrontoj kaj konfliktoj, kiuj estigis siatempe la neceson fiksi certajn regulojn pri konduto. Ĉiufoje, ke aperis iu okazo de maltaŭga aŭ maldeca konduto ene de la Sangha, la Budho donis certan regulon kun ties responda puno aŭ puna korektado. Multfoje tiuj reguloj estis ŝanĝitaj poste, revortigitaj kaj adaptitaj al novaj cirkonstancoj, ĝis ili prenis la formon laŭ kiu ni konas ilin nuntempe. La Vinaya priskribas la historion de ĉiuj tiuj reguloj, en kiu cirkonstanco la regulo estis elparolita de la Budho kaj kiel ĝi aliiĝis tra la tempo.[5]
La graveco de la Vinaya estas tiom alta, ke la Budho nomis Dhamma-Vinaya sian religion aŭ filozofion. Tia estas la originala nomo de tio, kion ni nuntempe nomas budhismo. La termino Dhamma-Vinaya signifas Instruon-kaj-Disciplinon aŭ Instruan Disciplinon: tio donas la ideon, ke la disciplino (la regularoj de la Vinaya) estas ĉefa, fundamenta, neforĵetenda, en la instruo de Budho. En aliaj vortoj, la instruo (Dhamma) kaj la disciplino el reguloj (Vinaya) kompletigas unu la alian. Tiuj reguloj aŭ disciplino estus tute nekompreneblaj sen la teorio kaj klarigado en la diskursoj de la Dhamma (la du aliaj “korboj” de la Tipitaka). Tial, eĉ la laikoj povas trovi en tiuj reguloj de la Vinaya senĉesan inspiron en siaj praktikoj kaj profundaj instruoj. Sen tiuj reguloj kaj la historioj akompananta ilin, oni preskaŭ ne povus kompreni la kuntekston kaj cirkonstancaron de la frua budhisma komunumo.[5]
La Vinaya Pitaka konsistas el kolektoj aŭ volumoj, kaj tiuj siaparte konsistas el unuopaj libroj. La enhavo de la Vinaya Pitaka estas:
I. Suttavibhanga
1. Parajika (Reguloj kaŭzantaj eksigan elpelon disde la Sangha) - 2. Sanghadisesa (Reguloj postulantaj la kuniĝon de la Sangha) - 3. Aniyata (Reguloj nedifinitaj) - 4. Nissaggiya Pacittiya (Reguloj devigantaj la perdon de la objekto kaj la konfeson) - 5. Pacittiya (Reguloj devigantaj la konfeson) - 6. Patidesaniya (Reguloj devigantaj la agnoskon) - 7. Sekhiya (Reguloj de trejnado) - 8. Adhikaranasamatha (Reguloj solvantaj la polemikojn).
II. Khandhaka
A. Mahavagga (granda ĉapitro):
1. Mahakhandhaka (La Granda Kolekto) - 2. Uposathakhandhaka (Kolekto pri Uposatha) - 3. Vassupanayikakhandhaka (Kolekto pri la pluvoj) - 4. Pavaranakakhandhaka (Kolekto pri la invito) - 5. Cammakkhandhaka (Kolekto pri la kaŝlokoj) - 6. Bhesajjakkhandhaka (Kolekto pri la kuraciloj) - 7. Kathinakkhandhaka (Kolekto pri Kathina) - 8. Civarakkhandhaka (Kolekto pri la flavaj monaĥvestoj) - 9. Campeyyakkhandhaka (Kolekto kun la monaĥoj de Campa) - 10. Kosambakakkhandhaka (Kolekto kun la monaĥoj de Kosamba).
B. Culavagga (malgranda ĉapitro):
11. Kammakkhandhaka (Kolekto pri la agoj) - 12. Parivasikakkhandhaka (Kolekto pri la provperiodo) - 13. Samuccayakkhandhaka (Kolekto pri la akumulado) - 14. Samathakkhandhaka (Kolekto pri la solvoj) - 15. Khuddakavatthukkhandhaka (Kolekto pri la malgrandaj aferoj) - 16. Senasanakkhandhaka (Kolekto pri la loĝloko) - 17. Sanghabhedakakkhandhaka (Kolekto pri la skismo) - 18. Vattakkhandhaka (Kolekto pri la devoj) - 19. Patimikkhatthapanakkhandhaka (Kolekto pri la paŭzo de Patimokkha) - 20. Bhikkhunikkhandhaka (Kolekto de la monaĥinoj) - 21. Pancasatikakkhandhaka (Kolekto kun la kvincent) - 22. Sattasatikkhandhaka (Kolekto kun la sepcent).
III. Parivara
Ĉi tiu parto enhavas repriskribadon de la antaŭaj partoj de la Vinaya, kun resumoj de la reguloj klasifikitaj kaj reklasifikitaj, laŭ la diversaj kriterioj, kun celo de memorigado kaj didaktiko.
La tutaĵo - ampleksa kiel pli-malpli 11 biblioj - originis kiel literaturo buŝa. Laŭ la klasika tradicio, oni recitis, redaktis kaj parkerigis ĝin dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie sangâyana), el kiuj la unua okazis baldaŭ post la morto de la Budho, la dua cent jarojn poste kaj la tria dum la tempo de la imperiestro Aŝoko. Tiuj tri okazis en Hindio, kaj la tria fine aldonis la lastan parton de Abhidhammapitaka. Dum la kvara koncilio, en Cejlono en la unua jarcento antaŭ Kristo, oni fine fiksis la tekston ankaŭ skribe, sur palmfolioj. Du pluaj koncilioj okazis en moderna tempo en Birmo: la kvina en Mandalajo en 1870, kaj la sesa en Ranguno en 1956.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.