Vjetnama lingvo

lingvo parolata en Vjetnamio From Wikipedia, the free encyclopedia

Vjetnama lingvo
Remove ads

La vjetnama lingvo (vjetname tiếng Việt), tona lingvo, estas la lingvo oficiala de Vjetnamujo. Ĝi estas la lingvo denaska de 87% de la loĝantaro Vjetnama, kaj ankaŭ de ĉirkaŭ du milionoj de Vjetnamoj elmigrintaj. Kvankam ĝi enhavas vortojn multajn pruntitajn de la ĉina kaj antaŭtempe oni skribis ĝin per la Hana skribo, lingvistoj konsideras ĝin kiel unu el la Aŭstralazia lingvaro, el kiuj ĝi havas la plej parolantaron grandan (la dua plej granda, tiu de la kmera lingvo, estas nur dekono de la Vjetnama).

Thumb
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Lingvistika klasifiko ...
Remove ads

Klasifiko

La vjetnama estas ano de la Vjet-muonga sublingvaro de la mon-kmera branĉo de la Aŭstralazia lingvaro, familio kiu ankaŭ inkluzivas la kmeran lingvon de Kamboĝo.

Geografia distribuo

Laŭ Ethnologue, la vjetnama estas ankaŭ parolata en Aŭstralio, Kamboĝo, Kanado, Ĉinio, Ebur-Bordo, Finnlando, Francio, Germanio, Laoso, Martiniko, Nederlando, Nov-Kaledonio, Norvegio, Filipinoj, Senegalo, Tajlando, Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, Usono, kaj Vanuatuo.

Oficialeco

La vjetnama estas la oficiala lingvo de Vjetnamujo.

Dialektoj

Estas dialektoj multaj interkompreneblaj de la vjetnama. La ĉefaj tri estas la Norda Vjetnama (Hanoja dialekto), Centra Vjetnama (Hue-a dialekto), kaj Suda Vjetnama (Sajgona dialekto).

Ili malsametas tone, sed la Hue-a dialekto estas iel pli malsama ol la aliaj. La tonoj hỏi kaj ngã estas pli distingeblaj en la norda dialekto ol en la suda. La nuna norma elparolo kaj ortografio estas bazata je la dialekto de kleraj parolantoj en Hanojo.

Remove ads

Sonoj

La ĉi-postaj tabeloj priskribas la vjetnamajn fonemojn uzante la Internacian Fonetikan Alfabeton.

Vokaloj

Malvastaj malantaŭaj vokaloj havas rondigon kiel distingaĵo.

Pliaj informoj Front, Central ...

Konsonantoj

Bilabiala Alveola Retrofleksa Palatala Velara Glotala
Plozivo p/b t/d, [tʰ]* ʈ c k  
Frikativo f/v s/z ʂ/ʐ ɟ  x h 
Nazalo m n   ɲ ŋ  
Likvido   l        

* / tʰ/ estas senvoĉa, aspiraciata alveola plozivo

Gramatiko

La vjetnama lingvo, kiel la ĉina kaj la havaja, estas izoliga lingvo, t.e. ĝi ĉefe esprimas konceptojn po unu morfemo je ĉiu vorto, kaj ne, kiel aglutinaj kaj fleksiaj lingvoj, per multamorfemaj vortoj. Ĝia vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.

Leksikono

La plejparto de la vjetnama leksikono elvenas de la ĉina. Fakte, dum miljaroj (ĝis 1945) la vjetnaman oni skribis per ĉinaj signoj. Antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj, la Vjetnamo vere estis parto de Ĉinio. Ankaŭ, la vjetnama havas kelke da franca leksikono laŭ la pli nova historio de Hindoĉinio.

Ortografio

Nuntempe, la skribata lingvo uzas la vjetnaman alfabeton [vjetname: (Chữ) Quốc Ngữ; laŭvorte "(skribo de) la nacia lingvo"]; tio estas atribuita al Alexandre de Rhodes. Tio uzas la latinan skribsistemon bazita sur sia uzado en la alfabetoj de latinida lingvaro,[1] speciale la portugala,[2] kun kelkaj digrafoj kaj la aldono de naŭ diakritsignoj - kvar el ili por krei aldonajn sonojn, kaj la aliaj kvin por indiki la tonon de ĉiu vokalo. La multaj diakritoj, ofte du sur la sama litero, rekonebligas skribitan vjetnaman facile.[3]

Pliaj informoj Litero, Nomo ...
Duobla konsonantoj
  • GI: same al D.
  • GH: same al G. GH estas literumata antaŭ I, Ê, E.
  • QU: vidu la tabelon.
  • CH: [c][] (kiel Esperanta "ĉ"). En la fino de silabo, norde [[ʲk̚]] (kiel "jk" ne-ellasata), sude same al T.
  • KH: norde [x] (kiel "x"), sude [] (kiel "kh").
  • NG: [ŋ] (kiel "ng"), [ŋ͡m] post O, Ô, U. Ĝi estas literumata kiel NGH antaŭ "i", "ê", "e".
  • NH: [ɲ] (kiel "nj"). En la fino de silabo, norde [[ʲŋ]] (kiel "jng"), sude [n] (kiel "n").
  • PH: same al F. Fakte, PH estas uzata multe pli ol F.
  • TH: [] (kiel "th").
  • TR: norde same al CH, sude [[tʂ]] (kiel "cr").

Historio

Origine latinigo de la vjetnama, ĝin kreis en la 17-a jarcento franca jezuita misiisto nomiĝinta Alexandre de Rhodes (1591 ĝis 1660), bazanta ĝin je skribaĵoj de pasintaj portugalaj misiistoj. Dum la franca okupo de la 19-a jarcento, ĝi populariĝis kaj dum la 20-a jarcento preskaŭ ĉia skribaĵo ŝanĝiĝis al quốc ngữ.

Antaŭ la franca okupo, la unuaj du vjetnamaj skribsistemoj estis bazataj je la Hana skribo:

  • la norma ideografia ĉina simbolaro nomata chữ nho ("klerulaj simboloj", 字儒) antaŭe estis uzata por skribi la literaturan ĉinan lingvon.
  • malsimpla variaĵo, chữ nôm, ("sudaj/vulgaraj simboloj", 字喃) kun simboloj kiuj ne ankaŭ ekzistis en la ĉina simbolaro; tiu sistemo pli bone taŭgis la unikajn fonetikajn trajtojn de la vjetnama kiuj malsamis al la ĉina.

La aŭtentika ĉina skribo, chữ nho, estis pli komune uzata, tamen chữ nôm estis uzata de kleruloj (oni devas povi legi chữ nho por legi chữ nôm). Ambaŭ la du skriboj malkomuniĝis el uzo en moderna Vjetnamujo, kaj chữ nôm preskaŭ malaperas.

Remove ads

Literaturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vjetnama literaturo.

La Literaturo de Vjetnamio estas la literaturo, kaj parola kaj skriba, kreita ĉefe en vjetnama lingvo, kvankam estas ankaŭ ekzemploj de vjetnamaj verkistoj francparolantoj, kiel Kim Thúy kaj angloparolantoj, tiuj ĉefe en Aŭstralio kaj en Usono, kiuj estas konsiderataj de multaj kritikistoj kiel parto de la nacia tradicio. Dum unu jarmilo, antaŭ la 12-a jarcento, Vjetnamio estis dominata de Ĉinio kaj pro tio la plej parto de la verkoj realigataj dum tiu periodo estas en klasika ĉina. La skribsistemo Chữ nôm, kreita ĉirkaŭ la 10-a jarcento, ebligis, ke la verkistoj skribu en vjetnama uzante ĉinajn karaktrojn modifitajn. Kvankam la vjetnama estis konsiderata lingvo malsupra al la ĉina, ĝi akiris prestiĝon iom post iom. Floris en la 18-a jarcento kiam multaj vjetnamaj aŭtoroj kaj poetoj komponis siajn verkojn en chữ nôm, kiam por mallonge ĝi iĝis la oficiala skribsistemo. Kvankam la vjetnama alfabeto quốc ngữ estis kreita jam en la 17-a jarcento, ĝi ne populariĝis ekster la etoso de la misiistoj (ĉefe portugaloj kaj poste francoj) ĝis komenco de la 20-a jarcento, kiam la franca kolonia administracio trudis ties uzon en Franca Hindoĉinio. Meze de tiu jarcento, preskaŭ ĉiuj verkoj en vjetnama estis komponitaj en vjetnama alfabeto quốc ngữ.

Ekzempla teksto

Ĉi tiu teksto elvenas el la unuaj ses linioj de Kim Vân Kiều, epopeo de la fama poeto Nguyễn Du, 阮攸; (1765 ĝis 1820). Ĝi originale estis skribita per la skribo chữ nôm (titolita 金雲翹), kaj ankoraŭ estas ofte studata en Vjetnamio.

Pliaj informoj Chữ nôm, Esperanta Traduko ...


Remove ads

Tonoj

Thumb
Tonoj de la vjetnama. La norda dialekto (maldekstre) kaj la suda (dekstre)

La ses tonoj de la vjetnama estas:

Pliaj informoj Tona nomo, Priskribo ...

Oni skribas tonajn diakritilojn ĉiam super ĝia vokalo, krom Nặng, kiu estas punkto metata sub la vokalo. Ekzemple, la komuna familinomo Nguyễn komenciĝas per la sono /ŋ/ (la ng de la angla, germana, kaj sveda vortoj Ring), kaj sekvas io simila al "ŭen". La ˜ signifas la tonon ngã, kiu komenciĝas malalte, plimaltaltiĝas, kaj fine altiĝas al la fino de la vorto.

Kiel multaj lingvoj, la vjetnama, origine unusilaba lingvo, kiel videbla en ĝia riĉa tonsistemo kaj silabaj diftongoj kaj triftongoj kiuj intencas distingi inter unusilabaj vortoj, nun estas multasilaba lingvo, klare videbla pro la fakto ke pli ol duono de ĝia abunda leksikono estas multasilabaj kaj kunmetitaj vortoj.

Remove ads

Komputilaj aspektoj

Unikodo enhavas ĉiun literon necesan por skribi la vjetnaman, do en la Esperanta Vikipedio oni povas simple enmeti la ĝustajn unikodajn literojn.

Ekzistas ankaŭ multaj kodpaĝoj kiuj intencas montri vjetnamlingvajn tekstojn, kiel VISCII kaj CP1258.

Kie oni devas uzi ASCII-on, oni ofte uzas la VIQR-sistemon.

Vjetnama literaturo en Esperanto

Bibliografio

John DeFrancis, Colonialism and Language Policy in Viet Nam (Koloniismo kaj lingvopolitiko en Vjetnamio), Den Haag (Hago), eld. Mouton, 1977.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads