vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Pankasz [pankas] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.
Pankasz situas sur mildaj deklivoj laŭ Zala (rivero), laŭ fervojo Budapeŝto-Slovenio. Őriszentpéter troviĝas 6, Szentgotthárd 30, Szombathely 50, Budapeŝto 241 km.
La vilaĝo estis menciita unuafoje en 1393. La sonorilostablo de Pankasz estis konstruita en 1755. Ĝi estas el kverka ligno, la sonorilegon protektas ligna ŝindo, la konstruaĵon sekala pajlaro [rompita ligilo].
En la vilaĝo funkcias ankaŭ brikoproduktejo, fondita en 1896. Aliaj vilaĝoservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracisto, dentokuracisto, vendejo, migra poŝto.
La supre menciita sonorilostablo estas tutlande konata.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.