Departemento

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Departemento[1] estas

  1. sekcio de ministrejo (do parto de ministerio) aŭ de granda administrejo (ekz. departemento pri fervojoj), aŭ
  2. mezgranda administra unuo en multaj landoj. En Francio ĝi estas administra teritorio, distriktaro estrata de prefekto. En Hungario ĝi estas sufiĉe sendependa distrikto kun averaĝe 4-500.000 homoj.

Etimologio

La etimo de la Esperanta vorto estas la franca substantivo département, en kiu la vokalo en la tria silabo estas "e". D-ro Zamenhof alprenis tiun francan etimon sen ŝanĝo de formo kaj registris ĝin tre frue en sia Plena Vortaro de Esperanto (rusa-Esperanta parto), eldonita en 1896. Poste pluraj pioniraj vortaristoj akceptis ĝin: Inter ili estis Péter Török, kiu inkludis "departemento" en sia Esperanto-Magyar Szótár, eldonita en Debreceno en 1910. En 1919 "departemento" estis oficialigita en la dua Aldono al la Universala Vortaro.

Remove ads

Ekzemploj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads