Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando aŭ angle United Kingdom Independence Party (mallonge UKIP /ˈjuːkɪp/) estas eŭroposkeptikisma, dekstra popolisma politika partio en Britio. Kun stabejo en Newton Abbot, Devon, ĝia gvidanto estas Nigel Farage. UKIP havas unu parlamentanon en la Domo de Komunuloj, tri senatanojn en la Domo de Lordoj kaj dudek du eŭropajn parlamentanojn, estante la plej granda brita partio en la Eŭropa Parlamento. Ĝi havas 497 konsilistojn en Britio lokaj registaroj kaj unu membron de la Asembleo de Norda Irlando.
Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 3-a de septembro 1993 vd | |
Antaŭe | Anti-Federalist League vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Newton Abbot | |
Ideologio |
Eŭroposkeptikismo • dekstra popolismo • brita naciismo • nacia konservativismo | |
Fondinto(j) | Alan Sked vd | |
Ĉefestro(j) | Nigel Farage (1998–2000) vd | |
Membro de | Alianco por Rekta Demokratio en Eŭropo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kvankam ĝi priskribas sin mem kiel libertarianisma partio, akademiaj politikaj sciencistoj anstataŭe karakterizis la ideologion de UKIP kiel dekstra popolismo. Historie la primara emfazo de UKIP estis pri feroca eŭroposkeptikismo, postulante la eliron de Britio de la Eŭropa Unio, kvankam ĝi nun kombinas tion ĉi kun civil-naciismaj kaj ekonomie liberalaj aŭ novliberalismaj politikoj. Regata de sia gvidanto kaj National Executive Committee (NEC, "Nacia Administra Komitato"), UKIP estas disigita en dek du regionaj grupoj, kun suplementa grupo por Ĝibraltaro.
UKIP estas fondinta membro de la Alianco por Rekta Demokratio en Eŭropo (ADDE) eŭropa politika partio kaj la eŭropaj parlamentanoj de la partio sidas kun la grupo Eŭropo de Libereco kaj Rekta Demokratia (EFDD) en la Eŭropa Parlamento. En Majo 2015, UKIP raportis membriĝon de super 47,000. Ĝia subtenantaro estis priskribita kiel pli laborista-klasa ol tio de ajna alia partio.
UKIP estis fondita en 1991 fare de la historiisto Alan Sked kiel la Anti-Federalist League ("Kontraŭfederalisma Ligo"), ununur-afera eŭroposkeptikisma partio. Renomita UKIP en 1993, la partio adoptis pli larĝan dekstran ideologion kaj laŭpaŝe pliigis sian bazon dum la du sekvaj jardekoj. Dum la gvidanteco de Farage, ekde 2009 la partio agordis siajn politikojn al politike seniluziigata malaltklasa bazo, antaŭ kiam ĝi havis gravajn avancojn en la 2013 lokaj balotadoj kaj la 2014 eŭropaj balotadoj, dum kiuj UKIP ricevis la plej voĉdonojn. Ĉe la 2015 ĝenerala balotado, la partio akiris la trian grandan parton de voĉdonoj sed gajnis nur unu sidlokon en la Domo de Komunuloj.