From Wikipedia, the free encyclopedia
La partitivo estas gramatika kazo en kelkaj lingvoj, ekzemple en la finna kaj estona, kiu esprimas unu parton de tutaĵo aŭ kolektivo. Ankaŭ prepozicioj aŭ/kaj postpozicioj povas regi la partitivon.
En la finna lingvo ĝi estas kutime objekta kazo, kies finaĵo dependas de la deklinacio kaj povas esti interalie -a resp. -ä, -ta resp. -tä aŭ -tta resp. -ttä. La vokalo dependas de la vokalharmonio, dum ke la lasta konsonanto povas varii laŭ konsonanta alterno. La partitivo estas uzata:
En la estona lingvo ĝi estas kazo, kies finaĵo kutime estas -t aŭ -d, plurale -it aŭ -id. Ĉe multaj vortoj krome la konsonantoj povas ŝanĝiĝi laŭ konsonanta alterno.
En la latva lingvo la genitivo povas ludi rolon de partitivo. Kutime la genitivo antaŭiras la rilatan vorton, sed en partitiva funkcio ĝi sekvas.[1]
En la litova lingvo la genitivo havas la funkcion de la partitivo:
Multaj lingvoj ne havas partitivon kaj anstataŭ ĝi uzas prepozicion.
En Esperanto la partitivo esprimiĝas per la partitiva prepozicio "da":
En la franca kaj itala lingvoj la partitivo konstruiĝas per prepozicio esprimanta la devenon (de respektive di) kaj la difinita artikolo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.