Municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedrógão Grande estas urbo kaj municipo en la portugala Distrikto Leiria kaj centra regiono. La urbo havis mal pli ol 2 000 loĝantojn en 2021. La urbo estas sidejo de la municipo Pedrógão Grande kiu havas 128,75 km² de areo kaj 3 390 loĝantoj (2021), kaj estas subdividita en 3 freguesias. La municipa teritorio limas nordokcidente kun Castanheira de Pera, oriente kun Góis kaj Pampilhosa da Serra, sudoriente kun Sertã kaj okcidente kun Figueiró dos Vinhos. Distas ĉirkaŭ 75 km de Leiria, la distrikta ĉefurbo, ĉirkaŭ 85 km de Castelo Branco kaj ĉirkaŭ 55 km de Koimbro.
Pedrógão Grande | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1206 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3271 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 915 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 8° 9′ U (mapo)39.916666666667-8.15 [+] | ||
Areo | 128,75 km² (12 875 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pedrógão Grande [+] | |||
La municipa festotago estas je la 24-a de julio.
Leiria estas subdividita en la jenaj tri fregezioj:
La unuan foruon donis en februaro 1206 D. Pedro Afonso, ekstergedzeca filo de Afonso Henriques.
La 8an de aŭgusto 1513, la reĝo Manuelo la 1-a donis al Pedrógão Grande duan foruon.
La 7an de septembro 1895 oni nuligis kaj la municipon kaj la teritorion pro la teritoria organizado de la distrikto Leiria. La 13an de januaro 1898 oni restaŭris la municipon, dum la iama areo restis en Figueiró dos Vinhos.
La setlejo estas en areo de granito kaj ardezo inter la basenoj de la riveroj Zêzere kaj Unhais kaj de la rojoj Pêra kaj Mega, nuntempe pliigitaj per la akvorezervejoj de du grandaj akvobaraĵoj, nome Cabril kaj Bouçã.
En junio 2017 en la areo estis granda forstincendio, kiu okazigis 64 mortojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.