Ĉiamfrosta grundo
grundo daŭre frostigita (praktike dum almenaŭ du jaroj) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉiamfrosta grundo - ankaŭ laŭ anglalingva paŭsaĵo permafrosto aŭ permafrosta grundo - estas tero, en kiu temperaturo de tavoloj de la tero de certa profundo dum multaj jaroj (kaj vintre kaj somere) estas malpli ol 0 °C. Ĉar tero plejofte enhavas akvon multjare frostiĝinta tero kutime enhavas glacion, kaj do estas ekde certa profundo frostiĝinta.
Grandaj ĉiamfrostareoj troviĝas sur la tero en regionoj kun arkta kaj antarkta influo. La senarbaj tundroj de nia tero ofte estas ĉiamfrostregionoj. Laŭ geografia vidpunkto temas pri grandaj partoj de norda Kanado, Alasko, Gronlando kaj orienta Siberio. Suden kelkaj ĉiamfrostregionoj atingas Mongolion. Ĉiamfrosto diversprofunde enpenetras la grundon: En norda Ruslando la ĉiamfrosto atingas grundprofundon de 1.450 metroj, en Skandinavio nur de 20 metroj.
Ĉiamfrostareoj - do insuloj kun daŭre frostiĝinta grundo - ekzistas ankaŭ en la altmontaraj regionoj, kiel ekzemple en la Alpoj. Ili ekestis dum la Glaciepoko, kiam la grundo frostiĝis kelkloke ĝis 1000 metroj da profundeco.
Ĉiamfrostaj grundoj en somero povas supraĵe degeli; la Degela grundo ofte atingas profundon de pluraj metroj, dum la grundo sub ĝi restas frostiĝinta.