psikologia fako From Wikipedia, the free encyclopedia
La personeca psikologio studas la kaŭzojn de diferencoj en kondutoj de homoj kaj estas branĉo de la psikologio kiu studas la personecon kaj ties variadon inter la individuoj. La plej klasika aŭtoro de la fako estas la usona psikologo Gordon Allport, kiu en 1936 publikigis la libron «La personeco».
La personeco ankaŭ referencas al la modelo de pensaroj, sentoj, sociaj aranĝoj kaj kondutoj montritaj konsistece laŭlonge de la tempopado, kiu ege influas sur la propraj esperoj, memperceptoj, valoroj kaj agadoj. La personeco ankaŭ antaŭdiras la homajn reagojn al aliaj personoj, problemoj kaj estreso.[1][2] Allport (1937) priskribis du ĉefajn formojn studi la personecon: nome la nomotetika kaj la idiografia. La nomotetika psikologio celas ĝeneralajn leĝojn kiuj povas esti aplikitaj al multaj diversaj personoj, kiel principo de memrealigo aŭ la trajto de la ekstraverto. La idiografia psikologio celas kompreni la unikajn aspektojn de preciza individuo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.