From Wikipedia, the free encyclopedia
Pico do Arieiro aŭ Pico do Areeiro (nome Montopinto de la Sablisto), je 1818 m alte, estas la tria plej alta montopinto de la insulo Madejro.[1] La pado alnordena al Pico Ruivo estas grava turisma allogaĵo, kun ĉiutaga averaĝo de 1000 turistoj piedirantaj tie.
Ĉi tiu artikolo temas pri montopinto en Madejro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo). |
Pico do Arieiro | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
1 818 m | ||
Geografia situo | 32° 44′ N, 16° 56′ U (mapo)32.735555555556-16.928888888889 | ||
| |||
Estas facila ŝosea aliro al la montopinto, kun granda aŭtejo, restoracio, rigardejo kaj suvenirejo. El Pico do Arieiro videblas aliaj lokoj de la insulo, kiaj Ponta de São Lourenço, Curral das Freiras kaj eĉ la najbara insulo Porto Santo (ĉe favoraj meteologiaj kondiĉoj). Vintre la montopinto kaj ĉirkaŭoj povas troviĝi kovritaj el neĝo, kaj pro tio lokanoj vizitas ĝin.
Ĉirkaŭ estas la nuraj reproduktejoj de la endanĝerita specio Monaĥinpetrelo, Pterodroma madeira.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.