Pietro Gonnella (aŭ Gonella) estis itala bufono de la 15-a jarcento.
Pietro Gonella | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1389 en Florenco |
Morto | 30-an de novembro 1440 (51-jaraĝa) en Ferrara |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Duklando Feraro |
Okupo | |
Okupo | bufono |
Li vivis en la kortego de la familio Este en Ferrara, kie li laboris kiel bufono. Legendoj asertas, ke lia morto rezultis de tragedia ŝerco[1] en kiu oni simulis lian kondamnon al la morto per senkapigo. En la momento, kiam falus la tranĉilego, oni verŝis iom da akvo sur lia kolo kaj Gonnella mortis pro koratako. Tio inspiris diversajn verkojn.
Gonella estas menciita de Miguel de Cervantes en Don Kiĥoto[2].
Lia famo ŝuldiĝas ankaŭ al postmorta pentraĵo farita de Jean Fouquet, kun mokema mieno, krucitaj brakoj kaj nerazita, en neordinara aspekto[1]. La pentraĵo troviĝas ĉe Kunsthistorisches Museum en Vieno kaj estas farita sur lignaĵo kun amplekso je 36 x 24 cm.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.